Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belartaj Konkursoj de UEA en 2013 alvokas partopreni
2012-11-09

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 64-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

 

    Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

 

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas 'Luigi Minnaja '.

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2012. Unu premio.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn en la Branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni devas sendi en unu papera ekzemplero al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere en elektronika formo al la adreso: michela.lipari@tiscali. it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2013.

 

    Por la Branĉo Infanlibro oni devas sendi kvar ekzemplerojn de la koncerna libro al la ĉi-supra adreso de s-ino Lipari, sekretario de la Belartaj Konkursoj.

 

    Premioj: unua premio 250 eŭroj, dua premio 175 eŭroj, tria premio 100 eŭroj; nova talento 175 eŭroj; infanlibro de la jaro 525 eŭroj.

 

    Laŭ decido de la Komitato de UEA la Belartaj Konkursoj ne plu havas la branĉojn pri filmoj kaj kantoj. Anstataŭe okazos festivalo de filmoj kaj festivalo de kantoj en gravaj estontaj aranĝoj de UEA/TEJO.

 

    Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ en la retejo de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng