2012-11-12
Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, Konsilio de la Urbo Bydgoszcz decidis honorigi la gravan jubileon per donado de la nomo "Most Esperanto" por la ponto-konstruaĵo ĉe la rivero Brda. La 27-an de oktobro 2012 okazis oficiala malkovro de du tabuloj kun surskribo "Most Esperanto" en ambaŭ flankoj de la ponto.
La ceremonion gvidis en Esperanto (!) kaj pola lingvoj Lech Zagloba - prezidanto de la Urba Komisiono pri Kulturo kaj Edukado, ĉar li mem estas esperantisto ekde pli ol 40 jaroj.
La ceremonion partoprenis kelkdek personoj el Pollando kaj gastoj el Germanio, Kazaĥio, Rusio kaj Senegalio, kaj raportis pri ĝi ankaŭ la urba televido.
Andrzej Grzębowski
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
andreo@rubikon.net.pl
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|