Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
S-ro Probal Dasgupta funebras pri Laŭlum
2012-11-12

    Karaj gesamideanoj,

 

    Min tre malgajigas tiu novaĵo. Estas kvazaŭ forpaso de propra familiano. Mi renkontis s-anon Laŭlum en 1982, kiam ni estis samtempe en Japanujo. En la 90aj jaroj, li estis ege aprezema pri mia recenza eseo pri Frosta    nokto. Liaj atingoj estis tiel grandaj, ke mi eĉ ne scias kiel komenci persone omaĝi al li, kaj mi estas danka al s-ano Wu pro lia prezento de iuj detaloj de liaj vivo kaj verkoj. Mia plej ŝatata inter liaj tradukoj estis la juvela Aŝma. Mi menciis tiun mian ŝaton al li en 1982, ankaŭ dirante, ke ĝi estas tre leginda teksto -- ke li produktis tre fluan tradukaĵon. Li diris, "Ho, tiun tekston mi tradukis dum longaj trajnvojaĝoj, kiam mi havis nenion alian por fari. Ankaŭ mi ĝuis traduki ĝin, kaj mi estas kontenta aŭdi, ke vi ĝuis legi ĝin." Nun mi trovas en la vikipediero mencion de tiu teksto --

 

    *Aŝma* (Epopeo de Sanioj, 1965, dua eld.1980)

 

    -- kaj konstatas, ke ekzistas do dua eldono de 1980! Mi persone konas nur la unuan. S-ano Laŭlum estis Honora Membro de UEA, kaj mi tial formale kondolencas en la nomo de UEA. Ĉu kondolenci nur al la ĉina movado? Kiam mi demandis lin pri liaj pensoj pri la ĉina Esperanto-movado en 1982, li diris, "Ĉinujo, same kiel via lando, bezonas kreski kiel plenrajta moderna lando, kaj ni ĉiuj devas zorge elekti prioritatojn. Kompreneble la fremdaj gesamideanoj ĉiam deziras, ke kresku en Ĉinujo kiel eble plej multe da esperantistoj, sed tio ne ĉiam povas esti nia propra prioritata tasko." Li ne rigardis la esperantistan agadon en Ĉinujo kiel simple 'Esperanto-movadon en Ĉinujo', sed kiel ion nature kreskintan sine de la prifierinda moderniĝo de Ĉinujo. Ne en la nuna momento, tuj post lia forpaso, ni povas senkonfuze priparoli ĉi tiujn ideojn. Prefere mi direktu miajn kondolencojn al ĉiuj, kiuj sin sentas trafitaj de lia forpaso, kaj mi estas certa, ke treege multaj el ni, en kaj ekster Ĉinujo, havas tiun senton. Sendepende de sia nacia deveno, li estis ege energia tradukanto, eble unu el la plej energiaj esperantigantoj de propralingvaj tekstoj; perdis lin ankaŭ la mondo de beletra tradukado.

 

    Funebre

 

Probal

Redaktoro: Chen Ji

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng