Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 12-a Ĉina-Vjetnama Foiro de Landlimaj Ekonomio kaj Komerco okazas en Hekou
2012-11-13


En ekspozicio de la foiro  

En la foiro 

 

    De la 8-a ĝis la 12-a de novembro okazas en Hekou de Yunnan-provinco, Ĉinio, la 12-a Ĉina-Vjetnama Foiro de Landlimaj Ekonomio kaj Komerco aranĝita de la Komerca Departemento de Yunnan-provinco kaj aliaj tri organizoj.

 

    La 5-taga foiro havas la temon "Komerco kaj investo, interŝanĝo kaj kunlaboro". En ĝi partoprenas pli ol mil entreprenoj el Ĉinio, Vjetnamio, Tajlando, Koreio, Laoso, Birmo, Kamboĝo, Malajzio kaj aliaj landoj kaj regionoj.

 

    Laŭ konigo, de la jaro 2001 ĉiujare Ĉinio kaj Vjetnamio, laŭ la kunlabora interkonsento subskribita de la du flankoj, alterne okazigas en Hekou de Ĉinio kaj Lao Cai de Vjetnamio la Ĉina-Vjetnaman Foiron de Landlimaj Ekonomio kaj Komerco. Kiel unu el la gravaj kunlaboraj enhavoj atingitaj de la du landoj en la jaro 2000 la foiro okazis 11 fojojn. En la lastaj jaroj la sumo de importa kaj eksporta komercado en Hekou senĉese kreskis. En la jaro 2011 ĝi atingis 7650 miliardojn da juanoj, kreskis je 19.5% kompare kun tiu en la jaro 2010.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng