Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prezentis sian sukceson de E-lernado lernejanoj en la Elementa Lernejo Yongtai
2012-11-13

 
Sinjorino Yang faras raporton pri la E-kurso.
 

Geknaboj prezentas Esperantan programeron. 
 

Lernolibro de Esperanto 
 

Kunfoto 
 

S-ro Chen Haosu (dekstre) donacas al la lernejo la albumon Antaŭen kun Espero 
 

Surskribo de s-ro Chen Haosu al la lernejo 

 

    La 9-an de novembro en la elementa lernejo Yongtai en Pekino okazis kunsido por diskuti pri instruado kaj lernado de Esperanto en la lernejo. Ĉeestis la kunsidon Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Li Weilun, kiu gvidas la E-kurson. En la kunsido konigis la kurson al ĉiuj ĉeestantoj sinjoro Yan, estro de la lernejo.

 

    Marte de 2011 la Elementa Lernejo Yongtai en Pekino malfermis E-kurson, siatempe s-ro Li Weilun, gvidis la kurson en la lernejo, en kiu lernis ankaŭ kelkaj instruistinoj de la lernejo. Post unujara lernado tiuj instruistinoj ja povas doni lecionojn. Sinjorino Yang Hongyan estas unu el ili. Ŝi eklernis la lingvon en la jaro 2011, kaj nun respondecas pri la instruado de Esperanto al 8 klasoj de la lernejo. De septembro 2012, ili funkciigis E-kurson por la lernantoj de la dua lernojaro kaj E-klubon, al kiu povas aliĝi lernejanoj en la 2-a, 3-a kaj la 4-a lernojaroj.

 

    Helpate de s-ro Li Weilun la E-kurso de la lernejo starigis ĝemelajn rilatojn kun la elementa lernejo Giacomo Leopardi de Italio. Ankaŭ internaciaj esperantistoj vizitis la kurson kaj faris interparolon kun la kursanoj.

 

    Sinjoro Yan diris, ke ili deziras startigi korespondajn kaj amikecajn rilatojn kun alilandaj elementaj lernejoj por helpi al tiuj geknaboj uzi la lingvon kaj trovi esperantistajn amikojn.

 

    Poste la geknaboj en la E-klubo prezentis programerojn en Esperanto. Ili kantis Esperante kaj faris interparolojn Esperante, gajnante grandan laŭdon el ĉiu observanto.

 

    S-ro Chen Haosu parolis pri la graveco de Esperanto, ke la lingvo helpas nian interkomunikadon kun aliaj landoj. Kvankam Esperanto havas malfacilon en disvolviĝo, tamen ĝi havas bonan futuron. Li kuraĝigis la gekanbojn lerni ĝin por plivastigi la vidkampojn. Li diris, ke ĉiu lernejano estas denaska lernanto.

 

    Ankaŭ sinjoro Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo, ĉeestis la kunsidon kaj proponis, ke oni okazigu forumon de E-instruistoj por diskuti pri la instruado de Esperanto al elementaj lernejanoj. Yongtai estas bona ekzemplo en E-edukado al elementaj lernejanoj.

 

Verkita de Zhang Xiaotong

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng