Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantistoj adiaŭis Laŭlum
2012-11-14


Guo Xiaoyong ĉeestis la funebran ceremonion.

 

Familianoj de Laŭlum 
 

Nepo de Laŭlum kun portreto de sia avo 
 

Subskribas ĉeestantoj de la ceremonio. 

 

    Matene de la 14a de novembro en la funebraĵejo Babaoshan, Pekino okazis solena ceremonio por funebri pri s-ro Laŭlum (pseŭdonimo de Li Shijun), eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio, kiu forpasis pro malsano la 10an de novembro en Pekino en la aĝo de 89 jaroj. Laŭ la deziro de Laŭlum, oni kovris lin per la verda standardo de Esperanto.

 

    Al la ceremonio ĉeestis Guo Xiaoyong, unua konstanta prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, konstanta vicprezidanto de Ĉina Tradukista Aocio, kaj pli ol cent esperantistoj el Pekino, Tianjin kaj provincoj Shandong, Liaoning, Jiangsu, Heilongjiang, Henan, Sichuan kaj diversaj lokoj de Ĉinio.

 

    Informiĝinte pri la morto de Laŭlum, omaĝis al li per girlandoj Liu Yunshan, membro de Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, ministro de la Departemento por Informado sub la Centra Komitato de KPĈ, Wang Chen, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Cai Mingzhao, ĉefredaktoro de Popola Tagĵurnalo, Chen Haosu, membro de konstanta komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, Zhou Mingwei, direktoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

 

    Chen Haosu profunde funebris pri Laŭlum. Li diris: "Laŭlum persistis en la praktikado de Esperanta ideo dum la tuta vivo, dediĉis sin al la studo kaj disvastigo de Esperanto, diligente laboris por la ĉina Esperanto-movado, kaj faris elstaran kontribuon al internaciaj kulturaj interŝanĝoj. Ĉinaj kaj eksterlandaj esperantistoj memoros lin por ĉiam."

 

    Laŭlum faris grandan kontribuon al la amikeco inter la ĉina kaj alilandaj popoloj. Li multfoje gvidis grupojn al Esperanto-aranĝoj en fremdaj landoj kaj prelegis en ili. "Dum18 jaroj li tradukis tri el la kvar ĉinaj klasikaĵoj, Ĉe Akvorando, La Romano pri la Tri Regnoj, Pilgrimado al la Okcidento. Tiu laboro estas tre rara en la historio de tradukado. Krome, li sin dediĉis ankaŭ al la trejnado de junaj esperantistoj," rememoris Guo Xiaoyong en la ceremonio.

 

    Tan Xiuzhu, eksa prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, diris, ke en la jaro 1965 post la lernado en Esperanto-kurso ŝi fariĝis kolego de Laŭlum, kaj dum dekoj da jaroj ili laboris en la redakcio de El Popola Ĉinio. "Li donis al ni grandan helpon, kuraĝigon, lingvo-perfektigon en la laboro kaj varman prizorgon en la vivo, kaj ĝuste pro tio mi havas grandan dankemon al li," Tan diris kun profunda amo.

 

    "Mi pensas, ke Laŭlum estas la plej granda majstro en la historio de Esperanto-literaturo en Ĉinio, ĉar li traduktis tri el la kvar ĉinaj klasikaĵoj kaj estis multe laŭdita en la komunumo de Esperanto ĉina kaj internacia. Samtempe li vaste kontaktiĝis kun diversaj fakuloj en la rondo de Esperanto tutmonde, kaj neniu aliaj ĉinaj esperantistoj povas sin kompari kun li," Hou Zhiping, eksa vicdirektoro de El Popola Ĉinio, alte taksis la laboron de Laŭlum.

 

    La ceremonion ĉeestis multaj esperantistoj el aliaj lokoj de Ĉinio. S-ino Zhang Lei el Henan-provinco estis unu el ili. En la jaro 2011 ŝi ĉeestis en Esperanto-seminario en Tianjin kaj lernis la lingvon sub la gvido de Laŭlum. Ŝi estis multe kortuŝita de la sindona instruado de Laŭlum. Informiĝinte pri la forpaso de Laŭlum ŝi tuj trajne veturis al Pekino por rigardi sian karan instruiston por la lasta fojo.

 

    La ĉeestantoj profunde funebris pri Laŭlum kaj kore kondolencis liajn familianojn. Lia forpaso estas granda perdo por la Esperanto-movado ĉina kaj internacia. La Ĉina Esperanto-Ligo ricevis kondolencajn mesaĝojn el diversaj partoj de la mondo. Samideanoj konservos la memorojn pri li por ĉiam kaj daŭrigos plu la verdan aferon.

 

    Oni povas diri adiaŭon al Laŭlum ĉe la retpaĝo http://branch.cipg.org.cn/mapleleaf-1-9/index.php .

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng