2012-11-15 En 1988 Alois Meiners starigis la fondaĵon FAME por subteni la Esperantan kulturon, enkadre de kiu ĝi aljuĝas "Kultur-premion FAME" kun aldonita sumo de 3000 eŭroj - la plej alta premio-sumo en la Esperanta-mondo.
La ĉi-jaran premion ricevis Floréal Martorell, por siaj meritoj rilate al Esperanta muzika kulturo! La transdona ceremonio okazis en la urbo Aalen, en kadro de solena festo kun subteno de la urba administracio. La festprelegon faris konata germana esperantisto, eksperto-muzikisto Gunnar Fischer.
Sincerajn gratulojn al Floréal Martorell, kaj al la tuta teamo de la Esperanto-eldonejo Vinilkosmo pro la premio!
- http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?language=e - retejo de Vinilkosmo
- http://www.fame-stiftung.de/eo/kulturpremio.html - retejo de fondaĵo FAME
Szilvási László
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |