2012-11-15
 Brila prezento de la akrobatarta teamo Bayi |
La 13-an de novembro la 9-a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio inaŭguriĝis en la urbo Zhuhai, Guangdong-provinco. En la ekspozicio partoprenas ĉirkaŭ 650 entreprenoj pri aviado kaj aerspaco el 39 landoj kaj regionoj. 114 flugiloj estas eksponataj en la enĉambraj ekspoziciaj haloj kun la areo de 28.2 mil kvadrataj metroj. Dum la ekspozicio okazos ĉirkaŭ 60 pintaj forumoj, seminarioj, gazetaraj konferencoj, konigaj kunvenoj de produktaĵoj kaj subskribaj ceremonioj de interkonsentoj. La ekspozicio daŭros ĝis la 18-a de novembro.
Ankaŭ la prezento de akrobataĵoj estas interesa kaj absorba. Estas animstreĉaj, ekscitaj kaj brilaj la prezento de la akrobatarta teamo Bayi de la Ĉina Aera Armeo kaj tiu de akrobatartaj teamoj el Rusio kaj Pakistano.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|