Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio firme protestas subtenadon de Japanio al sendependigo de Tibeto
2012-11-15


Hong Lei respondas demandojn de raportistoj. 

 

    La 13-an de novembro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis la starpunkton de Ĉinio pri subteno de japanaj dekstruloj al sendependigo de Tibeto.

 

    Laŭ rilata raporto, matene de la 13-a de novembro, 2012, Dalai-lamao en Japanio faris prelegon, al kiu ĉeestis 140 japanaj parlamentanoj. Kaj la lastaj deklaris fondiĝon de "la asocio por subteni la tibetan parlamentanon".

 

    Hong Lei reasertis, ke Tibeto apartenas al la teritorio de Ĉinio. Ĉinio firme oponas kontraǔ ajna lando kaj ajna persono interveni en la internajn aferojn de Ĉinio per la problemo pri Tibeto. Japanio intervenis en ĉinajn internajn aferojn per subteno de sendependigo de Tibeto, kaj tio kontraŭis la principon pri la strategiaj kaj reciproke utilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Kontraŭ tio Ĉinio forte oponas kaj faras severan traktadon al Japanio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng