Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La akvopuriga teknologio el Rusio diskonigita en Ĉinio per Esperanto
2012-11-16


Reprezentantoj de TjumenNIIgiprogaz ĉe la stando de Water Expo China 2012; maldesktre la aŭtoro 

 

    Ĵus finiĝis en Changsha IKEF-Ĉina 2012–la 6-a Jarkunveno de Ĉinaj Esperanto-Komercistoj. Kaj jen alvenis el la sama lando sciigo pri nova sukceso en la kampo de esperanto-komerco. Helpe de Esperanto okazis vizito de reprezentantoj de la rusa kompanio TjumenNIIgiprogaz (subfirmao de la konzerno Gazprom, unu el la plej grandaj gas-produktantoj/distribuantoj en la mondo), kiuj partoprenis Water Expo China 2012, internacia ekspozicio pri akvo-industrio, kaj aranĝis du prezentaĵojn.

 

    Unuaj paŝoj al tiuj aranĝoj estis faritaj antaŭ ĉirkaŭ duonjaro, kiam komenciĝis korespondado inter du esperanto-komercistoj – la ĉino Long Zhang (Urso) kaj la ruso Stanislav Belov (Stano). Kiel estro de la PR-sekcio de la supremenciita firmao, Stanislav serĉis novajn vojojn por diskonigi kaj disvastigi la akvopurigan teknologion Vodopad (esperante: Akvofalo), kiu estis kreita en lia firmao kaj sukcese uzata en Rusio. Ordinare tiaj intertraktoj postulas longan tempon kaj diversajn certigojn, sed reciproka fido tiom kutima en Esperanto-komunumo helpis superi multajn barojn kaj plirapidigi la procezon.

 


Konsultado de vizitanto 

 

    Post nura korespondado kaj sola mallongdaŭra renkontiĝo dum la 97-a UK en Hanojo, la ĉina firmao Elektra Teknologio Kunpeng (Pekino) (angle: Kun Peng Power [Bei Jing] Technology Co., Ltd) sendis inviton al la rusa partnero partopreni la ekspozicion Water Expo China 2012 inter la 29-a kaj 31-a de oktobro kaj okazigi en Ĉinio kelkajn prezentaĵojn de la teknologio Vodopad. La direktoro de la ĉina firmao estas Gavin Cui, proksima amiko de Long Zhang.

 


Partoprenantoj de la prezentaĵo en la Pekina Urbo-Konstrua Grupo; la dua de maldekstre Long Zhang 
 
 
Partoprenantoj de la prezentaĵo en la Akvoscienca Akademio de la Pekina Pedagogia Universitato

 

Rezulte de tio la du reprezentantoj de TjumenNIIgiprogaz, inkluzive de esperantisto Stanislav Belov, vojaĝis al Pekino kaj laboris tie dum ses tagoj. En tiu tempo ili diskonigis la teknologion de sia firmao en la ekspozicio kaj aranĝis du gravajn prezentaĵojn en la grandega konstrua korporacio Pekina Urbo-Konstrua Grupo (angle: Beijing Urban Construction Group Co., Ltd; jara buĝeto $8,65 miliardoj) kaj la Akvoscienca Akademio de la Pekina Pedagogia Universitato. Ambaŭfoje la akvopuriga teknologio elvokis gravan intereson kaj estis aktive pridiskutata el la vidpunkto de ĝia apliko en la ĉina merkato.

 


Reprezentantoj de la Elektra Teknologio Kun Peng (Pekino) ĉe la stando de TjumenNIIgiprogaz 

 

    Fine estis subskribita interkonsento pri kunlaboro inter la firmaoj Elektra Teknologio Kun Peng (Pekino) kaj TjumenNIIgiprogaz, kies celo estas diskonigo/disvastigo de produktoj kaj servoj de la rusa firmao en la ĉina merkato.

 

    Menciindas, ke ĉiuj antaŭpreparoj kaj intertraktoj okazis esperante. Fonta lingvo por plejmulto da prezentaĵoj, broŝuroj kaj filmetoj (tradukitaj al la ĉina kaj la angla) ankaŭ estis Esperanto. Ankaŭ dum la surlokaj laboroj en Ĉinio la sama lingvo estis vaste uzata kiel pontolingvo.

 

Stanislav Belov

Redaktoro: Usui Hiroyuki

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng