2012-11-16
 Vizitantoj spektas la modelon de la desegnado pri ekologia urbo de Zhuhai, marborda urbo en suda Ĉinio. |
Vespere de la 14-a de novembro inaŭguriĝis la 1-a Internacia Ekspozicio de Urba Novigo en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. La ekspozicio kun la temo "Novigo kreas la futuron" eksponis la fruktojn de la kantona novigo kaj la novtipa urbanizo, atingojn de 15 kandidataj urboj por la premio "Internacia urba novigo en Kantono", konigojn pri la Asocio de Gravaj metropoloj Tutmondaj kaj ĝiaj profesiaj grupoj de la specialaj projektoj kaj tiel plu.
La ekspozicio provizis novan platformon por la interŝanĝo de la konceptoj kaj la ideologioj pri la urba novigo en la tuta mondo. En la malferma tago, la 15 kandidataj urboj konigis al la publiko siajn novigitajn desegnadojn per diversaj manieroj multmediaj. Laŭ la konigo de la ekspozicia organizanto, la projektoj de la 15 kandidataj urboj povas reprezenti la plej novan tendencon de la noviga evoluado de la tutlandaj urboj, kaj ĉiuj el ili estas farata aŭ finonta en du jaroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|