Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Ŝanhaja E-Asocio kunvenis memore al sia 30-jariĝo
2012-11-16

de Wang Minhao el Ŝanhajo

 


 En la kunvenejo 
 

S-ro Wang Minhao (meze) parolas en la kunveno. 
 

Partoprenantoj de la kunveno 

 

    En la 11-a de novembro, 2012, la Ŝanhaja E-Asocio okazigis kunvenon memore al sia 30-jariĝo en la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato. La kunvenon prezidis s-ro Zhou Tianhao, vicprezidanto de la asocio kaj ĝia ĝenerala sekretario. S-ro Wang Minhao, prezidanto de la asocio, faris la ĉefan paroladon. Kaj la kunvenon ĉeestis pli ol 50 lokaj geesperantistoj.

 

    La kunvenon invitite partoprenis ankaŭ s-ro He Baojun el la Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Rondoj, s-ro Zhang Changsheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a E-Asocio, kaj s-ino Brila (Chen Ye) , asistanta sekretarino de la Changzhou-a E-Asocio. Ili sinsekve faris gratulan paroladon.

 

    S-ro Ho Song, vicprezidanto de la Korea E-Asocio kaj irana e-isto Saed Abbasi loĝanta en Ŝanhajo invitite ĉeestis la kunvenon kaj donis al ĝi varman gratulon.

 

    En la kunveno prezidanto Wang Minhao koncize retrorigardis la historion de la asocio kaj resumis ĝian laboron en la pasintaj 30 jaroj. La Ŝanhaja E-Asocio fondiĝis en la 11-a de novembro, 1982. Post sia fondiĝo la asocio aktivigis diversajn akademiajn interŝanĝojn, organizis internaciajn simpoziojn kaj kongresojn, ludis la rolon de ponto inter Ŝanhajo kaj eksterlandanaj e-istoj por kulturaj kaj akademiaj interŝanĝoj en diversaj kampoj, kun la celo diskonigi Ŝanhajon, profundigi interkomprenon kaj amikiĝi kun alilandaj popoloj per Esperanto. En la pasintaj 30 jaroj la Ŝanhaja E-Asocio okazigis "Simpozion pri Lusin kaj Esperanto" (1992), gastigis "La 1-an Azian Kongreson de Esperanto" (1996), "La 2-an Simpozion de Internacia Naturkuraca Asocio" (2005), "La 58-an Kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio" (2006) kaj tiel plu. La asocio peneme persistis en E-instruado. En la pasintaj jaroj la asocio funkciigis diversajn E-kursojn elementajn, altgradajn kaj paroligajn, kulturis ne malmultajn esperantistojn, kiuj faris pozitivan rolon en diskonigo, aplikado, edukado kaj komunikado de Esperanto sub la gvido de la Ŝanhaja E-Asocio.

 

    En sia parolado prezidanto Wang Minhao kore dankis la Ŝanhajan Federacion de Soci-Sciencaj Rondoj, kiu donas fortajn helpon kaj subtenon al la asocio; kore dankis veteranajn esperantistojn, nome nia eks-honora prezidanto Bakin, la unua prezidanto Liu Huozi, eks-vicprezidantoj Sanio, Pan Deshu, la dua prezidanto Wei Yuanshu kaj aliajn, kiuj faris grandan kontribuon por la asocio; kore dankis ĉiujn membrojn de la asocio, kiuj dum longa tempo kunagadas kun la asocio por la Ŝanhaja E-movado. S-ro Wang Minhao ankaŭ deziris, ke ĉiuj membroj de la asocio diligente lernu Esperanton, aktive subtenu kaj kunlaboru, peneme uzu Esperanton por ekonomia kaj kultura servo en Ŝanhajo.

 

    En la kunveno faris paroladon ankaŭ s-ro Cui Zhiqin, eks-vicprezidanto de la asocio. Li rememoris pri sia lernado kaj uzado de Esperanto en sia fako de la ĉina farmacio. S-ro Chen Guoqing raportis sian E-vivon en pli ol 30 jaroj. Juna samideano Zhang Han montris sian deziron diligente lerni kaj uzi Esperanton, prenante esperantisto-pionirojn kiel ekzemplon.

 

    Ĉiuj partoprenantoj ricevis la belan memorlibron pri la 30-jariĝo de la Ŝanhaja E-Asocio, redaktitan de la asocio kaj aŭspiciitan de s-ro Chen Guoqing.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng