Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova retgazeto en Litovio
2012-11-19

    Ekde oktobro 2008 Antanas Grincevicius, esperantisto el la litovia ĉefurbo Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo "Barelo", legebla ĉe http://barelo.blogspot.com. "Barelo" estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto. Ŝajnas, ke ĝi estas unika en la mondo. Apenaŭ ekzistas io simila en aliaj landoj.

 

    La retgazeto estas profesie farita. Ĉiu artikolo (blogero) estas bele kaj trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko, politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio -- entute estas 51 ŝlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Ĉiuj artikoloj estas verkitaj de la aŭtoro en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato" aŭ "Kontakto" -- pri diversaj temoj en Esperanto.

 

    Ekde la lanĉo de la retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ĝis la 18-a de februaro 2010 en ĝi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro, E-radioj k.s.

 

    La slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serĉu barelon sur bazara placo...".

 

    La retadreso de la redaktoro de "Barelo": grinanta@gmail.com.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng