Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aĉeteblas la subten-filmo: HEIDI en Indonezio
2012-11-19

 

 

    Aprilo de 2010 pretiĝis kaj mendeblas la filmo per kies aĉeto vi povas subteni indonezian agadon de Heidi Goes kaj ebligi al indonezianoj lerni Esperanton kaj superi la novtipajn KER-ekzamenojn en oktobro 2010.

 

    Heidi Goes en novembro 2009 pasigis 18 tagojn en Indonezio, dum kiuj ŝi faris esplorlaboron pri la tiea movado kaj gvidis dekon da kursoj en pluraj urboj al preskaŭ 500 lernantoj.

 

    En la intervjufilmo, Katalin, kiu flanke de edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun Heidi pri ŝiaj preparlaboro, spertoj kaj rezultoj.

 

    La filmo donas utilajn ideojn pri tiutipa laboro por vojaĝantaj instruistoj kaj enrigardon pri la movada vivo en Indonezio.

 

    Spektado kaj pridiskutado de la filmo povas esti bona klubkunvena programo.

 

    Pli detalajn informojn pri la filmo kaj agado de Heidi vi povas legi inter aliaj en la IPERNITY-blogejo de edukado.net kaj samloke spekteblas ankaŭ reta versio de tiu aĉetebla filmo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng