Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949
2012-11-19

 

 

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949, kaj ĝi uzis la antaŭmilitan, nereformitan ortografion de la dana lingvo. Post tiam la vortaro neniam estis represita. En la jaro 1996 danaj esperantistoj starigis al si la celon fine ellabori novan, modernan vortareton. Dum la laboro la ambicio kreskis, kaj anstataŭ konciza vortolisto fine aperis vera vortaro en la jaro 2010.

 

    La nova libro estis presita en nur cent ekzempleroj, ĉar novajn eblas facile produkti laŭbezone. La sama datumbazo estas uzata ankaŭ en libere alirebla reta vortoserĉilo, kaj krome estas ellaborata poŝtelefona versio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng