Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Unika ZEO sub la maro!
2012-11-19

 

 

    La plej okcidenta parto de duoninsulo Krimeo -- duoninsulo Tarhankut -- estas unika loko de belegaj golfetoj, kie la fundo estas travidebla je 12 metroj. Tie estas subakva muzeo. Komence de la "rekonstrua periodo" en Sovetunio oni ofte forĵetadis bustojn de bolŝevikoj. Subakvistoj aranĝis tie en la maro "aleon de bolŝevikoj", poste aleon de eminentaj personoj kaj rezulte aperis unika subakva muzeo.

 

    En la jaro 2008 ĝuste apud tiu loko okazis ukrainia-rusia E-renkontiĝo IET-1 (Internaciaj Esperantaj Tagnoktoj ), kiun partoprenis ĉ. 180 esperantistoj. Dum la renkontiĝo la partoprenantoj solene inaŭguris Esperanto-Aleon, en kiu la unuaj bustoj estis tiu de Zamenhof kaj fama blinda esperantisto, vojaĝanto, verkisto Vasilij Eroŝenko. La 20-kilogramajn 45-centimetrajn bustojn kreis konata skulptisto Sergej Fjodorov.

 

    Komence de julio 2010 en la sama loko okazis IET-2, dum kiu en la Esperanto-aleo aperis tria busto -- de fama Esperanto-pioniro, svedo Valdemar Langlet: unua E-vojaĝanto, unua prezidanto de Sveda E-Federacio, redaktoro de la dua E-gazeto "Lingvo Internacia", fondinto de dua en la mondo E-klubo kaj... unua internacia esperantista geedziĝo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng