Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Publika Esperanto Biblioteko ekfunkciis en Bjalistoko
2012-11-19

    La 12-an de majo 2010, okaze de la 100-jara Jubileo de Esperanto-Movado en Bjalistoko kaj de la Publika Regiona Biblioteko "Książnica Podlaska" inaŭgurita estis Esperanto-Filio de la Regiona Biblioteko. La biblioteko kompletigas la ideon de Internacia Zamenhof Esperanto-Centro kaj servos por la gestudentoj, vizitantoj sed ankaŭ por la perretaj interesiĝantoj. La kolekto konsistas el pli ol 2000 volumoj kaj ĝin konsistigas ĉefe donacoj, i.a. de UEA, IEI, Fondumo Zamenhof, Roman Dobrzyński, Johano Pachter kaj multaj aliaj, kiuj sendadis librojn kadre de la kampanjo "Cent po cent" (sendu 100 librojn okaze de la 100-jara jubileo de Bjalistoka Esperanto-Movado). La bibliotekon kunorganizis kaj gvidas la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo -- s-ino Elżbieta Karczewska, kiu eklaboris tie. La biblioteko funkcias en la Centro Zamenhof en Bjalistoko, str. Warszawska 19.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng