2012-11-19
 En la 9-a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio |
|
 La akrobatarta teamo Bayi en prezentado |
Posttagmeze de la 18-a de novembro la 6-taga 9-a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio fermiĝis en la urbo Zhuhai, Guangdong-provinco. Dum la ekspozicio la entreprenoj partoprenantaj en la ekspozicio subskribis diversajn kontraktojn, interkonsentojn kaj kunlaborajn tendencojn koncernantajn al 30 projektoj kaj kun la valoro de 11.8 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj 202 aviadiloj estis venditaj. Ĝi estas ekspozicio kun plej granda subskribita monsumo en la historio de la Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio.
En la ekspozicio partoprenis ĉirkaŭ 650 entreprenoj de aviado kaj aerspaco el 39 landoj kaj regionoj kaj 114 flugiloj. La nombro de eksponitaj flugiloj estas plej multaj en la okazigitaj Ĉinaj Internaciaj Aviadaj kaj Aerspacaj Ekspozicioj. 39 flugiloj faris prezenton de akrobataĵoj.
La 10-a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio okazos en Zhuhai de Guangdong-provinco de la 11-a ĝis la 16-a de novembro 2014.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|