Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ruĝbekaj mevoj denove vintras en Kunming
2012-11-20

 
Manĝigo al ruĝbeka mevo
 
 
Akordo de ruĝbekaj mevoj kaj homoj

 

    La 18an de novembro ĵurnalisto vidis en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, ke ruĝbekaj mevoj petolas kun vizitantoj sur Caohai-digo ĉe Dianchi-lago. En la jaro 1985 pli ol 6 mil ruĝbekaj mevoj la unuan fojon flugis de Siberio al Kunming por vintrado. Poste en ĉiu oktobro ili vizitas post longa vojaĝo la urbon kaj tie restas ĝis la komenco de aprilo de la sekvanta jaro. La ĝojaj "etaj spiritoj" harmonie kunekzistas kun lokanoj kaj turistoj, kio estas perioda bela vidindaĵo en la urbo alinomata "printempa urbo".

 

    Lokanoj donas grandan amon al la birdoj. Ĉiujare la loka registaro asignas monsumon por ke trejnitaj homoj manĝigu la mevojn per specialaj nutraĵoj, kaj ellaboris regulojn por protekti la ruĝbekajn mevojn. Danke al tio pli kaj pli da ruĝbekaj mevoj vintras en Kunming, kun maksimuma nombro de 31.7 miloj.

 

    Dum la pasintaj 28 jaroj ankaŭ la nutraĵoj de mevoj ŝanĝiĝis de simpla pano al speciala manĝaĵo; ilia habitato estas regule desinfektita, kaj la birdoj estas distingeblaj per piedringoj kaj ricevas sankontrolon. Kunming jam fariĝis komforta haveno de la ruĝbekaj mevoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng