Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
90-minuta filmo
2012-11-20

    En artkinejo LIFKA en Subotica (Serbio) oni faris unuan prezenton de nova 90-minuta artfilmo kies autoroj estas Stipan Milodanović kaj Josip File "Sur la spuroj de Tibor Sekelj". Temas pri ekspedicio de la aŭtoroj en Suda Ameriko okazinta en 2005 dum kiu ili klopodis sekvi la vojojn kaj viziti la lokojn, kiujn siatempe vizitis Tibor Sekelj. Inter interesaj detaloj estas ankaŭ interparolo kun nevo de Kumewawa el Tupari tribo (Kumewawa mem ne plu estas vivanta) kaj pluraj homoj kiuj ankoraŭ memoris la renkontojn kun Tibor. En la filmo oni uzas plurajn lingvojn: la hispanan, portugalan, anglan, serban, esperanton...). Helpis ĝin reĝisori konata serba filmreĝisoro Želinir Žilnik kiu en posta interparolo kun esperantisto Đorđe Dragojlović esprimis la deziron iam mem produkti filmon pri Tibor Sekelj. Verŝajne la filmo baldaŭ haveblos en DVD-diskformo.

 

    Zlatko Tišljar (laŭ la informoj de Đorđe Dragojlović)

 

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng