Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao funebris pri Norodom Sihanouk kaj intervidiĝis kun Monineath kaj Sihamoni
2012-11-20


Wen Jiabao funebras pri Sihanouk en la reĝa palaco de Kamboĝo. 
 
 
Wen Jiabao (la 1-a de dekstre) intervidiĝas kun Monineath kaj Sihamoni.

 

    La 18-an de novembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis la reĝan palacon de Kamboĝo por funebri pri Norodom Sihanouk, patro de la kamboĝa reĝo, kaj intervidiĝi kun Norodom Monineath, patrino de la kamboĝa reĝo, kaj Norodom Sihamoni, kamboĝa reĝo.

 

    Dum la intervidiĝo Wen Jiabao diris, ke la reĝa familio de Kamboĝo longtempe klopodas por disvolvi la amikecon inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj faris gravan kontribuon por la dulandaj interrilatoj. La ĉina popolo neniam forgesos la elstaran kontribuon de Norodom Sihanouk por la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Ĉinio kaj Kamboĝo estas amikoj kaj partneroj reciproke respektaj, egalaj kaj konfidaj. Ĉinio alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj deziras plue fortigi la amikan kunlaboron de la du landoj kaj levi la dulandajn rilatojn al la nova nivelo.

 

    Monineath kaj Sihamoni dankas Wen Jiabao pro lia vizito. Ili dankas la ĉinan registaron pro ĝia alta atento kaj zorgema aranĝo pri funebraj aferoj de Sihanouk. Ili diris, ke ili daŭrigos la aferon postlasitan de Sihanouk kaj faros kontribuon por plue disvolvi la amikajn aferojn de Kamboĝo kaj Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng