Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Renkontiĝo de esperantistaj verkistoj en Hraščina
2012-11-20

 

 

 

    En Nordkroata vilago Hraščina-Trgovišče Kroata Esperanto-Ligo organizis la 10-an renkontiĝon de E-verkistoj kaj tradukistoj, kiu estis dediĉita al la verkista laboro de Tibor Sekelj. La renkontiĝo okazis la 15-an de septembro 2012. La aranĝon gvidis Spomenka Štimec kaj partoprenis kvindeko da personoj el Kroatio, Slovenio, Hungario kaj Serbio. Unue la aranĝon enkondukis televida raportaĵo de Kroatia Televido en kiu fama televida raportisto Ivan Hetrich intervjuis Tibor Sekelj. Temas pri 45-minuta filmo en la serba, respektive kroata lingvo kun multaj interesaj detaloj el la vivo de Sekelj. La filmo estis filmita en 1984-a jaro.

 

    Sekvis tre interesa prelego pri la literatura laboro de Sekelj, kiun prezentis Erzsebeth Sekely el Hungario, lia lasta edzino. Tibor verkis proksimume 30 librojn en tri lingvoj kiuj havis pli ol 100 eldonojn ne nur en la originalaj lingvoj sed ankaŭ en multaj tradukoj. Rekorda estis infanromaneto "Kumaŭaŭa – la filo de ĝangalo" kiu aperis en 24 lingvoj kaj ĉi-jare en pliaj du (eble ankaŭ tria). En 2012 ĝi aperis en la korea kaj la angla. Ekzistas ankaŭ la franca traduko, pri kiu oni ankoraŭ ne konas eldoniston. Kumeŭaŭa estis ankaŭ komerce kaj kvante la plej sukcesa lia verko. La japana dua eldono aperis en 300,000 ekzempleroj, ĉar ĝi estis rekomendita en okdekaj jaroj kiel unu el deko da plej interesaj infanlibroj por la bazlernejanoj en Japanio. Tian eldonkvanton ne konas iu ajn alia libro originale verkita en Esperanto.

 

    Sekvis la prelego de Zlatoje Martinov el Serbio kiu fakliterature recenzis la poemon de Tibor "Mi vizitas mian farmon - la mondon". Poste la tradukintino de Kumeŭaŭa al la franca parolis pri problemoj rilate la tradukadon kaj maniero venki tujn problemojn. Sekvis prezento de kelkaj novaj libroj inter kiuj elstaras la libro de kroata verkisto Zdravko Seleš verkita en tri lingvoj: Esperanto, la norma kroata kaj lia ĝurĝevaca nordkroata kajkava dialekto.

 

    La aranĝo estis garnita per du altvaloraj muzikaj eroj: mallonga koncerteto de Kaja Farszky per marimbo kaj pli ol unuhora koncerto de popularaj kanzonoj far Neven Mrzlečki (operkantisto en la Kroata Nacia Operejo). Ne mankis ankaŭ bona tradicia regalo per tipaj popolaj mangaĵoj kiujn preparis Jadranka Farszky kun la helpo de filino Kaja kronita per torto dediĉita al Tibor.

 

    Dum la aranĝo la kroata televido intervjuis plurajn partoprenintojn kaj elsendis preskau 10-minutan raportaĵon kelkajn tagojn poste en tre populara matena elsendo "Bonan matenon, Kroatio".

 

Zlatko Tišljar

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng