Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kenjo eniras Esperantujon
2012-11-20

    Grava tasko de UEA estas la disvastigo de Esperanto en landoj, kie mankas organizita movado aŭ ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta por mem respondeci pri tio. Pri tiu agado ĉefe zorgas la regionaj komisionoj de UEA. Ekzemple, tiu pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) subvenciis vojaĝojn de instruistoj interalie al Srilanko, Laoso, Indonezio kaj Birmo.

 

    Ĉiam pli aktiva estas la Komisiono pri Afriko, kiu en majo de 2010 sendis sian membron, la burundanon Jeremie Sabiyumva, instrui Esperanton en Kenjo. Pro la graveco de tiu lando en Afriko, UEA donas al ĝi sisteman atenton. Pli frue jam Costantine Mashauri, tanzania delegito de UEA, vojaĝis tien por esplori la situacion kaj ligi kontaktojn kun aktivuloj de la pasintjare fondita Kenja Esperanto-Asocio.

 

    Jeremie Sabiyumva gvidis kurson en Nandi Hills, kie lin akompanis Julius Kirwa kaj Evans Ochoki, respektive prezidanto kaj ĝenerala sekretario de KEA. La kursanoj ne estis komencantoj, sed ili jam antaŭe lernis koresponde kaj per lerniloj senditaj de la Afrika Oficejo de UEA. Ili tamen malofte povis praktiki la lingvon kun aliaj esperantistoj. Temis pri progresantoj, kiuj pretas memstare gvidi kursojn en siaj loĝlokoj. Partoprenis naŭ personoj; la plej juna 32-jara kaj la plej aĝa 49-jara. Krom pri gramatiko, ili lernis pri la historio de Esperanto ĝenerale kaj en Afriko aparte, pri organizado de landa movado kaj pri informado. La kurso finiĝis per ekzameno, kiun ĉiuj sukcese trapasis.

 

    Sabiyumva promesis al la aktivuloj de KEA, ke en proksima estonteco la Afrika Komisiono de UEA klopodos sendi alian esperantiston al Kenjo por unu monato. Li instigas ankaŭ eksterafrikajn esperantistojn viziti tiun turisme allogan landon por doni al la esperantistoj tie pli da rektaj kontaktoj kaj okazoj por praktiki la novan lingvon. Sabiyumva alvokas helpi la kenjan movadon per mondonacoj al Fondaĵo Afriko de UEA, kiu financas la instruvojaĝojn kaj provizadon per lernomaterialoj, aŭ per sendado de lerniloj, libroj kaj aliaj esperantaĵoj rekte al Kenja Esperanto-Asocio, P. O. Box 204, Eldoret, Kenjo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng