Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao ĉeestis la 15-an Kunvenon de Gvidantoj de Ĉinio kaj Membroj de ALSA
2012-11-21


Wen Jiabao parolas en la 15-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Membroj de ALSA. 
 

Wen Jiabao (la 5-a de maldekstre) kaj gvidantoj de membroj de ALSA 

 

    La 19-an de novembro la 15-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Membroj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) okazis en Knompeno, ĉefurbo de Kamboĝo. La kunvenon ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj gvidantoj de 10 membroj de ALSA. Ĝi estis kune prezidita de Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, kaj Hun Sen, kamboĝa ĉefministro.

 

    Wen Jiabao diris en la kunveno, ke en la pasinta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj ALSA tenis bonan disvolvan tendencon kaj havis novan kaj gravan progreson. Tio faris pli firman fundamenton por disvolvo de la rilatoj inter la du flankoj, starigis pli multajn kaj pli altajn platformojn kaj fortigis fidon por kune antaŭeniri. En la estonteco la du flankoj devas profundigi konstruadon de la libera komerca regiono de Ĉinio kaj ALSA, fortigi kunlaborojn en sciencoj kaj tekniko, forte antaŭenpuŝi kunlaborojn en interreto kaj interkomunikado kaj oftigi interfluojn en la socio, kulturo kaj eduko.

 

    Aliaj gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon diris, ke la kunlaboro inter ALSA kaj Ĉinio estas tre grava por akceli la pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono. La fakto pruvis, ke Ĉinio estas vera amiko kaj sincera partnero de ALSA. Membroj de ALSA dankas Ĉinion pro ĝia firma subteno al integriĝo de ALSA kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por akceli reciprokan konfidon, profundigi kunlaboron, bone solvi rilatajn aferojn per dialogoj kaj interkonsiliĝo kaj antaŭenpuŝi daŭran disvolviĝon de la strategiaj partneraj rilatoj inter ALSA kaj Ĉinio por la paco kaj la prospero.

 

    En la sama tago Wen Jiabao ĉeestis ankaŭ la Pintkunvenon memore al la 15-jara Datreveno de Kunlaboroj inter ALSA, Ĉinio, Japanio kaj Koreio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng