Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj rokpentraĵoj eksponataj en Istanbulo
2012-11-21

 
En la ekspozicio

 

    Vespere de la 19a de novembro en la universitato Boğaziçi en Istanbulo, Turkio, inaŭguriĝis la 10-taga Ekspozicio de Ningxia-aj Rokpentraĵoj kun la temo "antikva memoro", iniciatita de la Ĉina Kultura Ministerio, registaro de la Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Turkio.

 

    En la ekspozicio ĉirkaŭ 50 fotoj kaj kopioj frote presitaj en Ningxia reprezentas la plej altan atingon de rokpentrarto en Ĉinio. Ili kreitaj per kolora pentrado, gravurado kaj ĉizado rakontas pri ĉasado, homa vizaĝo, besto kaj astro, kiuj montras al ni produktadon kaj vivon de prauloj en Ningxia, Ĉinio, antaŭ 3,000-10,000 jaroj.

 

    Laŭ interkonsento de la ĉina kaj turka registaroj por akceli kulturan interŝanĝon inter la du landoj, "la ĉina kultura jaro" okazas ĉi-jare en Turkio kaj "la turka kultura jaro" okazos venontjare en Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng