Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis koncerto por celebri la centan datrevenon de la naskiĝo de Wang Luobin
2012-11-21

 
Wang Luobin
 

Wang Hongwei, fama kantisto de Ĉinio, kantas kanton verkita de Wang Luobin. 

 

    Vespere de la 18-a de novembro en la Popola Halo en Pekino okazis koncerto por celebri la centan datrevenon de la naskiĝo de Wang Luobin, fama ĉina nacia komponisto. La koncerto allogis preskaŭ dekmil spektantojn.

 

    Wang Luobin (1913-1996), titolita kiel "Reĝo de ĉinaj okcidentaj popolkantoj", estis unu el la plej elstaraj kaj famaj naciaj muzikistoj de Ĉinio en la pasinta jarcento. En la jaro 1938, post kiam li adaptis la kanton "Junulino el la urbo Daban" el la ujgura popolkanto, li komencis la laboron por la disvastigo de okcidentaj popolkantoj. Li loĝis en la nordokcidenta parto de Ĉinio preskaŭ 60 jarojn kaj donis sian tutan vivon al la okcidenta nacia muziko. Liaj verkoj "En la Malproksima Loko", "Amkanto de Kangding" kaj "Leviĝas Duonluno" estas ankoraŭ konataj kaj ŝatataj de ĉinaj popolanoj.

 

    La organizantoj de la koncerto selektis 18 plej famajn kantojn el milo da muzikaĵoj verkitaj aŭ adaptitaj de Wang Luobin, kaj invitis famajn orkestrojn kaj muzikistojn por kune prezenti mirindajn programerojn pri la okcidentaj popolkantoj de Ĉinio al la spektantoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng