Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
PLA al Makao deĵor-alternis
2012-11-22


Trupoj de PLA al Makao en defend-alterna ceremonio 

 

    En frua mateno de la 20a de novembro la trupoj de la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio al Makao faris la 13an deĵor-alternon post kiam la armeo ekgarnizonis en Makao.

 

    Por ne ĝeni la lokanojn, laŭ la kutimo, la deĵor-alterno okazis en la frua mateno. Je la 5a kaj 20 minutoj, aŭtogrupo de la nova garnizono ekveturis de la urbo Zhuhai tra la pasejo Lianhua, kaj atingis Makaon. La ceremonio de la alterno okazis en Taipa-kazerno. Je la 6a kaj 50 minutoj la anstataŭigitaj trupoj atingis la urbon Zhuhai.

 

    Generalmajoro Zhu Qingsheng, komandanto de la garnizono en Makao, laŭdis la forirontajn oficirojn kaj soldatojn pro ilia elstara laboro en Makao, kaj postulis la novajn deĵorantojn fari pli grandan kontribuon por konservi longtempan prosperon kaj stabilecon de Makao kaj malfermi belan estontecon en Makao.

 

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng