Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj
2012-11-22

 

 

    La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org, kiu temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. La Ondo de Esperanto pridemandis s-ron Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto.

 

    La baza ideo de la adresaro

 

    La ĉefa ideo de la adresaro estas doni al la Esperanto-uzantoj rimedon por kontakti unu la alian kaj serĉi kontaktojn. La adresaro estas iom speciala, ĉar ĝi kombinas plurajn ideojn, nome servon por personoj, kiuj serĉas korespondamikon, servon por Esperanto-vojaĝantoj kaj ĝeneralan adresaron, kiu permesas serĉon laŭ fakgrupoj, hobioj kaj aliaj kriterioj.

 

    Ofertas la adresaro specialajn eblecojn

 

    En la "koresponda parto" eblas, ekzemple, elekti laŭ tradicia (poŝta) korespondado, laŭ reta korespondado aŭ laŭ reta babilado pere de Skajpo. En la "turisma parto" uzanto povas serĉi senkostajn tranokteblecojn, tranokteblecon kontraŭ eta pago, hotel-peradon, urbo-gvidadon, aŭ sendon de turismaj informoj. Krome vojaĝanto povas serĉi personojn, kiuj helpas dum restado en iu urbo aŭ kiuj pretas je renkontiĝo por konatiĝi kaj komune trinki aŭ manĝi ion.

 

    Personoj realigantaj la projekton

 

    La ĉefa iniciatinto estis mi. La ĉefprogramisto estis Dima Ŝevĉenko el Ruslando, sed krome helpis multaj aliaj personoj per konsiloj, ideoj kaj kontrolado de la paĝo.

 

    Ĉu la nova retejo estos tre populara?

 

    Nu, mi supozas ke relative multaj homoj registriĝos, ĉar ĝi ofertas plej diversajn servojn kaj serĉeblecojn, kiuj ne ekzistas ĉe aliaj retpaĝoj. Menciindas, ke la aliĝo estas tute senkosta. Ankaŭ ekzistas la ebleco aliĝi kiel "Amiko". Personoj, kiuj aliĝas kiel "Amiko" kontribuas finance (ĉefe idealisme) por subteni la projektojn de la fondaĵo, sed "Amikoj" ankaŭ havas etajn avantaĝojn. Ili ekzemple povas vidi la plenajn kontaktinformojn de la aliĝintoj (se ili permesis tion).

 

    Unuflanke la apero kaj ekfunkciado de la Adresaro vastigas oferton en Esperantujo, aliflanke ĝi eble malpliigos la uzantaron de similaj projektoj, ekzemple, de Pasporta Servo…

 

    Prave vi skribas, ke pere de la nova oferto Esperantujo fariĝas pli bunta. Pasporta Servo estas tre bona projekto, kiu specialiĝas pri la oferto de senkostaj tranokteblecoj. Mi multe helpas al Pasporta Servo kaj estas Landa Organizanto por pluraj latinamerikaj landoj. Simple, estas rekomendinde registriĝi en la du retejoj. Laŭ mia opinio tio vere ne estas problemo, ĉar estas facile registriĝi. Oni ĝenerale bezonas malpli ol dek minutojn. Serĉantoj de senkostaj tranokteblecoj simple serĉu en la du paĝoj. En aliaj kazoj la Tutmonda Esperanto-Adresaro ofertas plej diversajn serĉeblecojn kaj ofertojn.

 

    Projektojn subtenis Esperanto Internacia

 

    Menciindas, ke Esperanto Internacia estas relative nova fondaĵo, do ne eblis subteni multajn projektojn. En la mallonga ekzistotempo la fondaĵo danke al mecenatoj tamen subtenis diversajn projektojn, kiel ekzemple informan kaj instruan vojaĝon al Nikaragvo, eldonadon de informbroŝuro pri Esperanto por Malto, gazetaran agadon okaze de la jubileo en Meksiko, Esperanto-kurson en la nacia universitato de Nikaragvo kaj standon ĉe la kongreso de la Tutmondaj Verduloj en Senegalo. Aktuale ĝi subtenas la seminariojn de Scio sen Bariloj kaj Mireille Grosjean en Benino kaj Senegalo. Krome la estraro jam decidis pozitive subteni la unuan Indonezian Kongreson de Esperanto. Fariĝante "Amiko", uzantoj de la adresaro subtenas rekte tiajn agadojn.

 

    Ideoj pri plibonigo de la adresaro

 

    Jam ekzistas multaj ideoj, kiujn ni planas realigi. Nun tamen ankoraŭ ne estas klare, kiuj ideoj estas relative facile realigeblaj el programista vidpunkto. En la dezir-listo estas ekzemple mapsistemo, la ebleco enmeti la familian situacion por tiuj, kiuj deziras tion, versio por poŝtelefonoj, sistemo por aŭtomate presi la gravajn informojn (se la homoj tion permesas), enmeto de serĉo laŭ lingvoj kaj lingvo-konoj, serĉado de lingvoamikoj aŭ -helpantoj. Krome ekzistas la ideo, ke ankaŭ personoj, kiuj ne parolas Esperanton povas oferti tranokteblecojn por Esperanto-parolantoj. Tio speciale gravas en ofte vizitataj turismaj lokoj. Alia ideo estas, enmeti al la adresaro liston de landaj asocioj kaj fakasocioj.

 

    Ĉu ĝi ankaŭ servos al la movado?

 

    Nu, jam la faciligado de kontaktoj, laŭ mia opinio, helpas al la movado. Krome ekzistas ankaŭ rekta helpo. Uzantoj havas la eblecon montri la pretecon helpi al la movado per plej diversaj agoj. Krome ekzistas la intenco ebligi listigon de Esperanto-organizaĵoj (landaj asocioj, lokaj grupoj, fakasocioj). Fine Esperanto-organizaĵoj povus uzi la adresaron ankaŭ por la propra membroadministrado.

 

(el sezonoj.ru)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng