2012-11-22
 Wen Jiabao (meze) en la 7-a Orientazia Pinta Konferenco |
Posttagmeze de la 20-a de novembro Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, klarigis la pozicion de Ĉinio pri la regiona situacio de Azio kaj pri la problemo de la Sudĉinia Maro en la ferma ceremonio de la 7-a Orientazia Pinta Konferenco okazinta en Pnompeno, ĉefurbo de Kamboĝo.
Kontraŭ la paroloj faritaj de gvidantoj de kelkaj landoj, Wen Jiabao diris, ke la insulo Huangyan estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj super ĝi Ĉinio posedas la nedisputeblan suverenecon. Kaj la agoj de Ĉinio por defendi sian suverenecon estas justa kaj necesa.
Wen Jiabao montris, ke Ĉinio persistas en la politiko bonnajbara kaj amikeca, kaj sin dediĉas al la protektado de la paco kaj la stabileco de la Sudĉinia Maro. Antaŭ 10 jaroj, Ĉinio kaj membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj subskribis la Deklaracion pri Konduto de Partioj en Sudĉinia Maro kaj atingis gravajn principojn kaj konsentojn. Ĉiuj el ni ne konsentis internaciigon de la problemo pri la Sudĉinia Maro. Kaj en la ĉi-foja konferenco, oni esperas, ke post la fruktodonaj diskutoj faritaj de la gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la sudorientaziaj landoj, ni povas ĉiuflanke kaj efike efektivigi la deklaracion kaj pliigi komunajn konojn por postaj interkonsiliĝoj. Ni volas klopodi kun ĉiuj sudorientaziaj landoj por kune subteni la kunlaboran situacion malfacile akirebla, kaj strebi por antaŭenigi la daŭrigeblan pacon kaj prosperon de la Orientazio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|