Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Ĉina Kultura Centro en Bangkoko
2012-11-23


En la inaŭguro de la Ĉina Kultura Centro

 

    La 21an de novembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj la tajlanda samrangulo Yingluck Shinawatra kune inaŭguris la Ĉinan Kulturan Centron en Bangkoko.

 

    La Ĉina Kultura Centro, kiu troviĝas najbare de la Tajlanda Kultura Centro, estas la unua centro de la ĉina kulturo en Sudorient-Azio. Kun la jenaj tri funkcioj, kulturo-aktivado, trejnado kaj informo-servo la centro fariĝos fenestro por tutflanka diskonigo de la ĉina kulturo, platformo de kulturaj kunlaboroj inter la du landoj kaj ponto de reciprokaj kompreno kaj fido.

 

    Wen Jiabao diris en la inaŭguro de la centro, ke Ĉinio kaj Tajlando estas amikaj najbaroj de la antikveco. Post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la jaro 1975, rapide disvolviĝis interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la du flankoj en diversaj kampoj kaj profundiĝas la tradicia amikeco inter la du popoloj.

 

    Yingluck Shinawatra diris en la inaŭguro, ke starigo de la Ĉina Kultura Centro en Bangkoko de Tajlando estas konvena rimedo. Pli da tajlandanoj konos kaj aprecos la pompan ĉinan civilizacion en la centro. Ŝi esperis, ke ĉinoj pli multe konos Tajlandon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng