Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Kultura Festivalo de la Guangdong-a Zeno en Kantono, Ĉinio
2012-11-23


Majstro Mingsheng 
 

Bonzoj faras prezentadon de budhisma muziko. 

 

    Vespere de la 20-a de novembro inaŭguriĝis la Kultura Festivalo de la Guangdong-a Zeno en la Sporta Centro Tianhe de Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. Okazis samtempe ceremonio celebra al la tridekjariĝo de la Budhisma Asocio de de la Provinco Guangdong en la inaŭguro.

 

    Al la inaŭguro ĉeestis pli ol kvarmil invititoj, inkluzive de budhismaj majstroj, specialistoj kaj aliaj personoj el diversaj rondoj de Ĉinio, Srilanko, Tajlando, Korea Respubliko kaj aliaj regionoj.

 

    Majstro Mingsheng, vicestro de la Ĉina Budhisma Asocio kaj estro de la Budhisma Asocio de la Provinco Guangdong, diris, ke oni esperas pluapaŝe esplori la direkton de la Budhisma evoluado en la futuro per la okazigo de zenaj kulturaj aktivadoj. Post la inaŭguro, oni faris prezentadon kun la titolo "Budhisma vojo -- epopeo de la budhismaj muzikoj".

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng