2012-11-26
 La aviadiloj Jian-15 sur la aviadilŝipo Liaoning |
|
 La aviadilo Jian-15 ekflugas de sur la aviadilŝipo Liaoning. |
La 25-an de novembro ĉinaj aviadiloj Jian-15 faris ascend- kaj descend-trejnadon sur la unua ĉina aviadilŝipo Liaoning, kiu oficiale servis en la ĉina mararmeo ek de la 25-a de septembro. Dum la trejnado la teknika funkciado de la platformo de la aviadilŝipo kaj tiu de la aviadiloj estas plene provitaj, kaj la adapta funkciado de la aviadilŝipo kaj la aviadiloj estas bonaj. Ĉiuj funkcioj atingis la postulon de la planita normo. La rezultoj de ĉiuj aviadistoj en la trejnado sur la aviadilŝipo atingis la normon difinitan de la trejna programo kaj la postulon pri la provo sur la aviadilŝipo. Tio signifas, ke sukcesis la unua flugado de la aviadiloj Jian-15 sur la aviadilŝipo.
La aviadilo Jian-15 estas la unua multfunkcia batalaviadilo taŭga al la aviadilŝipo farita de Ĉinio mem. Ĝi kun bona funkcio kaj portanta precizajn telekondukitajn armilojn povas plenumi operacojn aerajn kaj marajn, kaj havas la kapablon batali longdistance en tago kaj en nokto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|