2012-11-26
 La defend-alterna ceremonio de mararmeo en kazerno Ngong Shuen Chau |
|
 Oficiroj kaj soldatoj en la defend-alterna ceremonio |
En la frua mateno de la 25a de novembro la trupoj de la ter-, mar- kaj aer-armeoj sub la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio al Hongkongo kaj iliaj ekipaĵoj faris la 15an grandskalan deĵor-alternon post kiam la armeo ekgarnizonis en Hongkongo.
La simplaj tamen solenaj ceremonioj de alterno okazis en la kazernoj en San Wai, Ngong Shen Chau kaj Shek Kong.
Zhao Dong, gazetara proparolanto de PLA al Hongkongo, diris, ke la forirontaj oficiroj kaj soldatoj bone plenumis sian defend-taskon en Hongkongo, konservis la prosperon kaj la stabilecon de Hongkongo, kaj submetis kontentigan respondon al siaj patrujo kaj popolo per efektiva agado.
PLA al Hongkongo kaj iliaj ekipaĵoj restis la samaj post la deĵor-alterno.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|