Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lito el floroj
2012-11-27

 

    Vintre, la suno malofte vidiĝis en tiu ĉi loko, ĉirkaŭita de montoj. Feliĉe, la nebulo estis tiel malpeza tiun tagon, ke sunradioj en la ora koloro amuziĝis en la aero. Kaj ŝajnis, ke la tero estis gajigita de tiu ĉi ĉarma koloro.

 

    Elirinte el la malhela kabineto, kiu servas al mi kiel laborejo kaj kie mi enfermas min dum la tuta jaro, mi levis la kapon kaj etendis la brakojn kvazaŭ mi volus forte brakumi iun.

 

    Laŭ vojeto mi malrapide venis en novan vilaĝon kvietan kaj elegantan kiel bela ĝardeno. Sed la vilaoj ŝajnis dormantaj kun siaj sunkurtenoj mallevitaj kaj dratitaj pordoj fermitaj. Ne kutimiĝantaj al la monotona vivo en la kamparo, la riĉuloj kredeble rifuĝis vintre en movoplena urbo, mi pensis.

 

    Mi haltis sur ligna ponteto por rigardi de malproksime verdetan monton. Herboj ja velkis kaj restis nur tritiko apenaŭ kreskinta, kiu posedis tiun ĉi vintran teron.

 

    Estis kiam mi sentis aroman odoron venintan de ie, ke mi rimarkis, turninte la kapon, malgrandan deklivon surŝutitan per floretoj kun la grandeco kiel ora monero. Eble ili estis junaj krizantemoj frostorezistaj. Ŝajnis al mi, ke ili flustre interparolis kaj divenis kion mi venis fari en tiu ĉi loko.

 

    Mi klinis la kapon kaj vidis mian silueton kurbiĝi sur la tero. Kiel mi volus kuŝi sur tiuj floretoj silentaj kaj kvietaj, nature formantaj molan liton! Ĉu estis varmete sub la tero, malgraŭ en vintro?

 

    Vintre, ĉu la tero tre malproksima, kie oni enterigis mian amon, estas kovrita sole per velkaj herboj aŭ pompas floroj, kies nomon oni ne scias, formante por ŝi komfortan liton?

 

    Mi certiĝis, ke tie, kie oni enterigis mian amon, entenas mildecon.

 

    Lasu min silente versi larmojn sur la liton el floroj. Iun tagon, ankaŭ mi trankvile ripozos por ĉiam sub la tero, kie estas probable varme.

 

    Ŝajnis, ke mi venis ĉi tien por serĉi ion, kion tamen mi ne retrovos plu, krom ke ankaŭ mi dormus sur la lito el floroj, en subtera mondo, kie murmurus certe dolĉa rivereto de amo.

 

Esperantigita de Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng