Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 6-a Jarkunveno de la ĉinaj E-komeristoj (IKEF-China) 2012
2012-11-27


La 6-a Jarkunveno de la ĉinaj E-komeristoj (IKEF-China) 2012

 

    La 6-a jarkunveno de la ĉinaj E-komeristoj (IKEF-China) 2012 okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro en Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan. 396 personoj partoprenis en la pompa inaŭguro en la Changsha-a Komerca kaj Turisma Kolegio. Okaze de la inaŭguro la prezidanto raportis pri la pasintaj aktivoj en la jaro 2012, kaj disdonis honorigajn diplomojn al 8 elstaraj aktivuloj de la klubo de la ĉinaj E-komercistoj sub IKEF. En la sekvaj tagoj okazis diversaj kunsidoj por elekti estraranon, prelegi, kunlabori kaj negoci, ekz. pri vino kaj bajĝo(ĉina alkoholaĵo) kun Esperantaj markoj kaj tiel plu. En la fermo la ĝenerala vicprezidanto Zhao Chenghua gvidis subskribadon de la kunlaboro kaj negoca kontrakto de la partoprenantoj, sekve li prezentis la elektitajn estraranojn. Fine, la prezidanto Wang Tianyi deklaris, ke la 7-a Jarkunveno de IKEF-China okazos en la urbo Suzhou najbare ĉe la fama urbo Shanghai, kaj la nove elektita vicprezidanto Zhang Tiezheng, prezidanto de la Suzhou-a Esperanto-Asocio, varme invitis ĉiujn al la 7-a Jarkunveno de IKEF-China en Suzhou. Post la kunveno la Klubo de Ĉinaj E-Komercistoj (KĈEK) diskutis pri la fondo de la trijara E-fako pri komerco en la Changsha Komerca kaj Turisma Kolegio. La jarkunveno estis sukcesa.

 

(Raporto de Lilia Nie el Ĉinio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng