Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Tri-gorĝa Internacia Turisma Festivalo
2012-11-28


Arta prezentado en la inaŭguro 

 

    Je la oka vespere de la 26a de novembro en Chongqing inaŭguriĝis la Tria Tri-gorĝa Internacia Turisma Festivalo kun la temo "monda Jangzio kaj grandioza Tri Gorĝoj".

 

    La festivalo estis kune iniciatita de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio, la urbo Chongqing kaj la urbo Yichang de la provinco Hubei de post la jaro 2010, kaj okazis en Chongqing kaj Hubei alterne.

 

    En la inaŭgura tago okazis ankaŭ la ceremonio pri kontrakto-subskriboj de 34 projektoj kun la sumo de 78.45 miliardoj de juanoj.

 

    La enhavo de la festivalo estas riĉa, interalie la plej atendata estas la internacia ekspozicio pri plezurboatoj inter la tagoj 28a kaj 29a de novembro. Amasiĝas en Chongqing 37 mondklasaj fabrikoj kaj kluboj de plezurboatoj. Oni prezentas, ke elfarita el plasta alojo la plezurboato "neniam subakviĝo" restas sen detruita defalinte de la loko alta je pli ol dek metroj.

 

    En altnivelaj forumoj pli ol mil fakuloj el la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio, la urbo Chongqing kaj la urbo Yichang de la provinco Hubei diskutas pri daŭripova evoluo de la Tri Gorgoj sur Jangzio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng