Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 2-a renkontiĝo de e-istoj en la regiono de la delto de Jangzi-rivero
2012-11-28

de Wang Minhao el Ŝanhajo

 


En la kunvenejo de la renkontiĝo 
 

Partoprenantoj de la renkontiĝo 

 

    Inter la 16-a kaj 18-a de novembro, 2012, okazis la 2-a renkontiĝo de e-istoj en la vilaĝo Changxing de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 30 gesamideanoj el la urbo Ŝanhajo kaj la provincoj Zhejiang kaj Jiangsu. Jen estis la duafoja renkontiĝo inter tri lokaj e-istoj. La ĉi-foja renkontiĝo estis aranĝita de la Zhejiang-a E-Asocio.

 

    Dum la renkontiĝo tri lokaj e-istoj prezentis sian E-agadon al la ĉeestantoj, interŝanĝis la spertojn kaj laborplanojn de la asicioj. S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, al ĉiuj ĉeestantoj raportis la memor-kunvenon por la 30-jariĝo de sia asocio kaj disdonis la memor-libron. S-ro Qiu Xirong, prezidanto de la Zhejiang-a E-Asocio, faris paroladon pri la laboro de sia asocio. S-ro Zhang Tiezhen, prezidanto de la Suzhou-a E-Asocio, prezentis al la samideanoj la ĉi-jaran kunvenon de ĉinaj komercistoj okazintan en la urbo Changsha. S-ro Liu Hongyuan, vicprezidanto de la Jiangsu-a E-Asocio, parolis pri la laboro de sia asocio. S-ino Chen Ye rakontis pri sia instruado de Esperanto en sia elementa lernejo en la urbo Changzhou. La korea samideano s-ro Ho Song parolis pri sia instruado de Esperanto kaj la korea lingvo en la kolegio de la urbo Changzhou. S-ino He Minhong, respondeculo de la Turisma kaj Komerca Profesia Kolegio, prezentis la planon pri instruado de Esperanto en sia kolegio, kaj esprimis en la nomo de la kolegio subtenon al Esperanto. S-ro Cui Zhiqing, eksa vicprezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, konigis al ĉiuj la uzadon de Esperanto en sia medikamenka fako. Ĉiuj paroladoj interesis la samideanojn ĉeestantajn.

 

    Intertempe, oni decidis ke la sekva renkontiĝo okazos en la venonta jaro kaj ĝin gastigos la Jiangsu-a E-Asocio.

 

Redaktoro : Wang Lilhua

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng