Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yao Ming ricevis doktorecon en la Hongkonga Universitato
2012-11-29


Yao Ming en la ceremonio de la 187a kunveno de la Hongkonga Universitato

 

    La 27an de novembro eksa konata korbopilkisto Yao Ming ricevis honoran doktorecon en la 187a kunveno de la Hongkonga Universitato pro sia kontribuo al sportludoj kaj alvoko al la internacia komunumo kontraŭ HIV-viruso kaj aidoso.

 

    La retpaĝaro de la Hongkonga Universitato asertis, ke Yao Ming dediĉas sin en bonfaroj kaj publikaj aferoj, aktive partoprenas en propagando kontraŭ HIV-viruso kaj aidoso, kio povas helpi homojn ŝanĝi antaŭjuĝon kontraŭ HIV-viruso kaj aidoso. En la jaro 2008 Yao Ming ricevis "elstaran kontribuon al kontraŭ-aidoso" de UNAIDS, programo pri HIV kaj aidoso sub UN.

 

    La Hongkonga Universitato donas honoran doktorecon al tiuj, kiuj havas elstarajn farojn en universitatoj, socio kaj akademioj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng