Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio pafis la telekomunikan sateliton Zhongxing-12
2012-11-29


Ekpafiĝas la transporta raketo Changzheng-3B kun la satelito Zhongxing-12 

 

    Je la 18-a horo kaj 13 minutoj de la 27-a de novembro en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro Ĉinio pafis la telekomunikan sateliton Zhongxing-12 faritan de la franca Spaca Kompanio Thales Alenia en la difinitan transigan orbiton per la transporta raketo Changzheng-3B.

 

    Laŭ la donitaĵo sendita de la Xi 'an-a Satelito-kontrola Centro, 26 minutojn post la pafo la satelito kaj la raketo disiĝis kaj la satelito eniris en la sinkronan transigan orbiton de la terglobo kun la perigeo alta je 207 kilometroj, la apogeo alta je 50 539 kilometroj kaj klineco je 26.8 gradoj. Tio signifas, ke la pafo sukcesis.

 

    La transporta raketo Changzheng-3B estis farita de la Ĉina Esplora Instituto de Transporta Raketo sub la Ĉina Spaca Scienca kaj Teknologia Korporacio. Tio estas la 173-a pafo de transportaj raketoj de la Changzheng-a sistemo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng