Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino kunsido memore al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Verda Majo
2012-11-29

 
Parolas sinjoro Chen Haosu.
 

Parolas sinjorino Chen Shi. 
 

Hou Zhiping en la kunsido 
 

Parolas profesoro Sasaki Teruhiro. 
 

Parolas sinjoro Usui Hiroyuki. 
 

La filmo "Stelo Hejmsopira" 
 

S-rino Tan Xiuzhu parolas. 
 

S-rino Yu Jianchao en la kunsido 
 
 
S-ro Ye Nianxian parolas en la kunsido.
 

Kunfotiĝo 

 

    La 28-an de novembro la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj El Popola Ĉinio (EPĈ) okazigis en Pekino kunsidon memore al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Verda Majo. Al la kunsido ĉeestis sinjoro Chen Haosu, eksa prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por la Amikeco kun Fremdlandoj kaj prezidanto de ĈEL, sinjorino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de EPĈ, Cao Shengqiang, vicdirektoro de la Zaozhuang-a Universitato kaj Profesoro Teruhiro Sasaki, prezidanto de KAEM de UEA; ĉeestis la kunsidon ankaŭ proksimume 50 esperantistoj el la urboj Pekino kaj Tianjin, la provinco Liaoning kaj aliaj lokoj, inkluzive de japanaj specialistoj kaj esperantistoj el aliaj landaj, kiuj laboras en Pekino. La kunsidon prezidis sinjorino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de EPĈ.

 

    Unue la partoprenantoj rigardis parton de la filmo "Stelo Hejmsopira" kunlabore farita de Ĉinio kaj Japanio, por pli multe scii pri la vivo de Verda Majo en Ĉinio kaj kiel ŝi decidis labori por la paco inter la du landoj dum la milito antaŭ preskaŭ sepdek jaroj.

 

    Sinjoro Chen Haosu faris paroladon. Li alte taksis la kontribuojn de Verda Majo por la ĉina afero de nacia liberigo kaj forte laŭdis ŝian internaciismon kaj strebadon por la realigo de la idealo kaj paco.

 

    Sinjorino Chen Shi transdonis la salutomesaĝon de la gvidantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, supra instanco de ĈEL kaj EPĈ. Ŝi dankis la ĉeeston de ĉiuj partoprenantoj, precipe la maljunaj EPĈ-anoj kaj alilandaj esperantistoj, kaj esprimis sian respekton al tiuj, kiuj multe kontribuis kaj kontribuas por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Sinjoro Hou Zhiping, eksa konstanta vicdirektoro de EPĈ kaj fama Esperanto-historiisto, detale konigis per abundaj historiaj materialoj, kiel Verda Majo partoprenis en la propaganda laboro pri kontraŭjapana rezistmilito kaj vivis en Ĉinio. Li konkrete citis ŝiajn laboratingojn kaj verkojn. Li alvokis, ke la ĉeestantoj, precipe la juna generacio, lernu la internaciisman spiriton de Verda Majo, lernu ankaŭ ŝiajn kuraĝon kaj persistemon en strebado al la idealo.

 

    Sinjorino Su Yijun, estro de la reta sekcio de EPĈ, rakontis, kiel Verda Majo estis batalanta kun siaj ĉinaj gekolegoj, laboris kaj vivis kun ili en la nordorienta parto de Ĉinio. La lastajn tagojn Verda Majo pasigis ĝuste tie.

 

    Sinjorino Hasegawa Akiko, filino de Verda Majo kaj ĉinlingva docento en japanaj universitatoj, sendis leteron al la kunsido, en kiu ŝi skribis, "Inter ĉinoj estas multaj homoj, kiuj ŝatas Japanion kaj elkore deziras havi amikajn rilatojn kun japanoj. Ankaŭ inter japanoj estas multaj homoj, kiuj klopodas por plibonigi la rilatojn inter la du landoj surbaze de la seriozaj pentoj pri la pasinteco de sia propra lando. Mi estas konvinkita, ke tiu ĉi fakto formas fundamenton de la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Mi forte esperas, ke la supre nomita fundamento fariĝu pli vaste subtenata kaj pli solida ĝuste per la laboroj de la lingvo Esperanto kaj esperantistoj, kiuj iam brile plenumis kaj ankaŭ estonte plenumos sian mision por paco kaj amikeco. Kiel filino de Hasegawa Teru (Verda Majo) ankaŭ mi volas dediĉi mian modestan forton al la amikecplena estonteco de miaj du patrolandoj!"

 

    Sinjoro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de EPĈ, faris mallongan prelegon. Li parolis pri sia sperto kaj sento en Ĉinio, kaj menciis la amikecon inter Verda Majo kaj Koreio. Li citis la titolon "Paca Kolombo" verkita de la korea poeto Elpin por Verda Majo, kaj diris: "Mi ne estas ĉino, mi ne estas koreo, mi nek estas japano sed mi estas filo de Orienta Azio. Al orienta Azio deziras pacon!"

 

     Profesoro Sasaki Teruhiro dankis Verdan Majon pro ŝia kontribuo al la Esperanto-movado, kaj esprimis sian esperon al la futura E-movado en Azio, ĉar laŭ li la esperantistoj havas eternan amon al la monda paco kiel Verda Majo.

 

    Sinjorino Tan Xiuzhu, eksa prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, rakontis kelkajn okazaĵon de Verda Majo kaj ĉinaj esperantistoj antaŭ kelkdekoj da jaroj, kaj rememoris la amikecon inter Verda Majo kaj la ĉinaj esperantistoj forpasintaj.

 

    Sekve faris paroladon Ye Nianxian, prezidanto de la Kontrola Komitato de la Pekina Esperanto-Asocio, kaj Yu Jianchao, eksa direktoro de E-sekcio de la Ĉina Radio Internacia, ili alte taksas la internaciisman spiriton kaj sindediĉo al la paco de Verda Majo kaj deziras, ke ĈEL plue ludu la rolon antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon.

 

    Verda Majo estas Esperanta nomo de sinjorino Hasegawa Teru. Ŝi naskiĝis marte de 1912 en Japanio. En la jaro 1932 ŝi eklernis la internacian lingvon Esperanto. Printempe de 1936, ŝi konatiĝis, en iu Esperanta aktivado, kun Liu Ren, ĉina studento en Japanio. Pro sama progresemo ili enamiĝis unu al la alia kaj geedziĝis. Sekvajare ili ambaŭ revenis al Ĉinio, kaj tuj sin ĵetis en kontraŭjapanan patriotan batalon, gvidatan de la Komunista Partio de Ĉinio. Januare de 1947, pro malsano kaŭzita de medicina akcidento, forpasis Verda Majo, nur 35-jara. Tiam ŝi jam ĝuis grandan famecon en la ĉina Esperantujo. En la kontraŭmilita periodo aperis abundo da ŝiaj verkoj, en kiuj ŝi apelaciis, ke Japanio ĉesigu la militon, kaj alvokis, ke la ĉina popolo batale unuiĝu. Tiama ĉefministro Zhou Enlai iam diris, "La japana militarismo hurlis, ke vi estas 'dolĉvoĉa perfidulino', fakte vi estas bona kaj fidela filino de la japana popolo, estas vera patriotisto."

 

    La kunsidon raportis Xinhua-a Noveĵ-Agentejo, Ĉina Reto, Popola Ĉinio, Ĉina Radio Internacia, El Popola Ĉinio, sina.com.cn k.a.

 

    Post la kunsido faris subskribon de interkonsento pri kunlaboroj de Internacia Esperanto-Muzeo inter ĈEL kaj Zaozhuang-a Universitato.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng