Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Chongqing kaj Danlando subskribis kontrakton por akceli duflankajn kunlaborojn en la servo por maljunuloj kaj bonstatigaj teknologioj
2012-11-30


Ambasadoro de Danlando en Ĉinio Danish Ambassador Friis Arne Petersen (maldekstre en la unua vico) kaj vicdirektorino de la Chongqing-a Komisiono por Eksteraj Ekonomio kaj Komerco Li Shirong (dekstre en la unua vico) en la subskriba ceremonio de la memorando 

 

    La 27-an de novembro la municipo Chongqing de Ĉinio kaj Danlando subskribis la "Memorandon pri Internaciaj Interŝanĝo kaj Kunlaboro en bonstatigaj teknologioj kaj industrio pri servo por maljunuloj inter Chongqing kaj Danlando" por fortigi kunlaborojn en la kampo de bonstatigaj teknologioj kaj en la servo por maljunuloj, dividi duflankajn sukcesajn praktikojn en la industrio servi por maljunuloj kaj akceli kunlaborojn kaj interŝanĝojn inter entreprenoj de la du flankoj.

 

    Danlando estas lando kun bona bonstatigo kaj 60-jara sperto en la servo por maljunuloj. Meze de majo 2012 la danlanda ĝenerala konsulejo en Chongqing invitis 20 kompaniojn kaj organizojn pri la servo por maljunuloj viziti Chengdu por fari merkatan esploradon kaj serĉi ŝanĉojn por kunlabori kun ĉinaj kompanioj kaj organizoj. Tie la konsulejo aranĝis la Chengdu-Danlandan Forumon de Industrio pri Servo por Maljunuloj en 2012 kaj la Traktan Kunvenon de Entreprenoj.

 

    Nun Ĉinio pli kaj pli grandigas la investon por la popola vivo, kaj Chongqing kaj Chengdu havas grandan bezonon en la servo por maljunuloj. La subskribo de la memorando antaŭsignifas, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Danlando en la servo por maljunuloj havos pli vastan perspektivon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng