2012-11-30
 "Oranĝa Bebo", skulptaĵo farita el oranĝoj por la festivalo |
|
 Laboranto aranĝas la oranĝojn sur la ekspona budo. |
La 28-an de novembro okazis la 4-a Internacia Oranĝa Festivalo en Ganzhou, urbo de la provinco Jiangxi, Ĉinio. La oranĝo kun la latina nomo Citrus Sinensis Osbeck estas ŝatata frukto de ĉinoj, kaj la urbo Ganzhou fariĝis fama kiel la oranĝa kulturbazo en Ĉinio. Ekde la enkonduko de la oranĝplanta tekniko en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, la oranĝkultiva areo de Ganzhou jam atingis 1740 mil muojn.
La festivalo kun la titolo "Renkontiĝi en la hejmo de oranĝoj, kune prosperigi la regionon en suda Jiangxi-provinco" invitis pli ol 30 senditojn de 16 landoj al Ĉinio. Oni antaŭvidis, ke la partoprenantoj subskribos dekojn da kontraktoj pri diversaj projektoj en la festivalo, la rilata sumo superos 10 miliardojn da juanoj.
La festivalo ĉiuflanke montros al la partoprenantoj la oranĝan industrion de la urbo Ganzhou, inkluzive de la oranĝa planto, prilaboro, vendo kaj rilataj tekniko kaj aparatoj. Tio havas gravan signifon por konigi la publikon pri la loka oranĝa industrio, fortigi la influon de la oranĝproduktaĵaj markoj kaj multigi la enspezon de oranĝkultivistoj.
Daŭros 5 tagojn la festivalo. Okazos oranĝa eksponado kaj vendado en la festivalo dum la 29-a de novembro ĝis la 2-a de decembro.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|