2012-12-03
Emblemo de la "Monda Aidosa Tago" |
|
 Chen Zhu en la aktivado |
|
 Peng Liyuan kun infanoj suferantaj de aidoso en la aktivado |
La 1-a de decembro estas la "Monda Aidosa Tago", kaj en tiu tago okazis aktivadoj por disvastigo de scioj pri prevento de aidoso.
Chen Zhu, vicprezidanto de la komitato kontraŭ aidoso sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj ministro pri sano, ĉeestis la aktivadon por publikigi la mallongan filmon Kune por Eterno, kiu alvokas, ke oni prizorgu kaj helpu la infanojn suferantajn de la malsano aidoso, ne havu diskriminacion al la infektitoj de aidosa viruso nek al la malsanuloj suferantaj de aidoso, kaj kontribuu al la agado kontraŭ aidoso.
Samtage la aktivadon ĉeestis ankaŭ Peng Liyuan, ambasadoro kontraŭ aidoso de la Monda Organizo pri Sano.
Nun la laboro kontraŭ aidoso en Ĉinio havas kvar defiojn, kiaj interveno pli malfacila en malsanulojn suferantajn de aidoso, risko pli alta de HIV-infekto, kosto pli kara de rilataj medikamentoj kaj manko de kapablo de sociaj organizoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|