Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eldoniĝis poŝtmarko pri Konfucea Instituto
2012-12-03


 Poŝtmarko "interŝanĝo" 
 

Poŝtmarko "instruado" 

 

    La 1-an de decembro la Ĉina Poŝta Grupo unuafoje eldonis kompleton da poŝtmarkoj pri la Konfucea Instituto. Ĝi konsistas el du folioj de 1.2 juanoj kaj 3 juanoj, kiuj havas la temojn respektive "interŝanĝo" kaj "instruado".

 

    La unua folio "interŝanĝo" havas emblemon de la Konfucea Instituto, kaj desegnojn de kolombo, la tero kaj ĉielarko, kiuj simbolas pacon kaj kulturo-heroldon; la dua folio "instruado" havas amindan grandan pandon, kiu brakumas nigran tabulon kun subskribo de la nomo de la Konfucea Instituto en la ĉina kaj la angla lingvoj, kiu prezentas afinecon de la instituto.

 

    Xu Lin, direktoro de la ĉefstabejo de la Konfucea Instituto, diris, ke la kompleto da poŝtmarkoj montras la esencon de la ĉina kulturo kaj esprimas saluton de la ĉina popolo. Ĝi estas speciala memoro pri la okjara disvolviĝo de la instituto, kaj montras sian deziron rapide disvastigi la ĉinan kulturon kaj akceli la influon de la ĉina kulturo en la internacia komunumo.

 

    De post la starigo de la unua Konfucea Instituto en la fino de la jaro 2004 fondiĝis 400 Konfuceaj Institutoj kaj pli ol 500 Konfuceaj Klasĉambroj kun pli ol 650 mil lernantoj en 108 landoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng