Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UEA intervenis en Esperanto ĉe UN en Ĝenevo
2012-12-03

    La 27-an kaj 28-an de novembro okazis la 5-a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18-an de decembro 1992. Kiel reprezentantoj de UEA, Cesco Reale kaj Stefano Keller alparolis la Forumon ĉe la tagordero pri malfacilaĵoj spertitaj en la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio.

 


Cesco Reale (dekstre) kaj Stefano Keller intervenas nome de UEA. 

 

    Laŭ la regularo de UN en kunsido eblas paroli, krom en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN, ankaŭ en iu alia lingvo, kondiĉe ke tion akompanu interpretado en unu el la oficialaj lingvoj fare de la intervenantoj. Tia interveno okazis en la 2-a Forumo en 2009, al kiu la ĉefreprezentanto de UEA Stefano Keller invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj, kiu faris sian intervenon gestolingve, kun akompana voĉa interpretado al la franca.

 

    La alparolo de UEA en la 5-a Forumo okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj. Dum postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj pozitive esprimiĝis pri Esperanto.

 

    Laŭ mia scio, tiu ĉi estis la unua esperantlingva interveno de UEA ĉe UN, supozas Stefano Keller, kiu estas ankaŭ la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj.

 

    Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn. Reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj substrekis la neceson traduki la Deklaracion en laŭeble plej multe da lingvoj kaj disvastigi ĝin tutmonde.

 

    La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj NRO-oj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankaŭ laborkunsido de la tuta kvinmembra teamo de UEA por pritrakti la ĝisnunan kaj plani la estontan agadon de UEA ĉe la Ĝeneva UN-sidejo.

 


La kvinmembra teamo de UEA ĉe UN en Ĝenevo (de maldekstre): Adrian Tanner, Nicole Margot, Stefano Keller, Verena Graf kaj Cesco Reale.
 

 

    Teksto kaj sonregistraĵo de la interveno de UEA: http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng