Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sciencaj kaj kulturaj atingoj de la sudaj kaj nordaj dinastioj
2012-12-03

    En la 170 jaroj post pereo de la Orienta Jin-dinastio en 420 p.K. ĝis la landunuigo fare de Sui-dinastio en 589 p.K., en suda kaj norda Ĉinio aperis sinsekve kelkaj dinastioj, kiuj anstataŭis unu alian. La ĉinaj historiistoj nomas ilin Sudaj kaj Nordaj Dinastioj. Tiam multe prosperis la sciencoj kaj kulturo de Ĉinio.

 

    Zu Chongzhi

 


Statuo de Zu Chongzhi 

 

    En tiu periodo naskiĝis fama ĉina matematikisto kaj astronomo Zu Chongzhi (429-500 p.K.). Liaj patro kaj avo havis profundan konon pri astronomio kaj kalendaro, kio donis al li favorajn kondiĉojn de lernado. En Daming-erao de la Sudaj Dinastioj li, 33-jarulo, kreis kompare avangardan kalendaron, tial ĝi ricevis la nomon Daming-kalendaro.

 

    Tiu kalendaro estis kreita de Zu Chongzhi surbaze de lia longtempa observado al la astroj kaj multe pli preciza ol la malnovaj. La tropika jaro laŭ lia kalkulo havis 365.242814811 tagojn. Ĝi estas nur je 50 sekundoj malpli longa ol tiu mezurita per la moderna scienco. Li montris, ke la rivoluo de la luno ĉirkaŭ la tero bezonas 27.21223 tagojn. La kalkulo estas diferenca je malpli ol unu sekundo kompare kun tiu mezurita per la moderna scienco. Laŭ la pasintaj kalendaroj 19 jaroj havis 7 supermonatojn, Zu Chongzhi faris pli precizan kalkulon, ke 391 jaroj havas 144 supermonatojn.

 

    Ankaŭ en matematiko Zu Chongzhi havis elstarajn atingojn. Li science elkalkulis precizan π, la plej fruan en la mondo: inter 3.1415926 kaj 3.1415927. Post pli ol mil jaroj, nederlanda kaj germana matematikistoj akiris la proksimuman takson pri π.

 

    Nur en la nuna jarcento oni ekkonis la altan valoron de liaj sciencaj atingoj. En la kvindekaj jaroj de la kuranta jarcento li estis honorita kiel unu el la mondfamaj kulturaj personoj.

 

    Komentarioj pri la “Akvovoja Klasikaĵo”

 

    La "Akvovoja Klasikaĵo" naskiĝis antaŭ la kvara jarcento kaj estis rigardata kiel la unua speciala verko pri riveroj kaj akvosistemoj de Ĉinio. En tiu simpla verko kun nur pli ol 10 000 ideografiaĵoj legeblis la notoj pri 137 riveroj en la antikva Ĉinio, krome en ĝi troviĝas nemalmultaj eraroj. Li Dao-yuan (466 aŭ 472-527 p.K.) de la Nordaj Dinastioj faris al ĝi klarigojn kaj titolis ĝin "Komentarioj pri 'Akvovoja Klasikaĵo'", en kiu legeblas notoj pri 1 252 riveroj. Li priskribis la fonton de ĉiu rivero, la de ĝi trapasatajn montojn, ebenaĵojn, urbojn, trapasejojn kaj la geografian evoluon. Li traktis en la libro ankaŭ la koncernajn historiajn eventojn, personojn, legendojn, mitojn, historiajn restaĵojn kaj tomboŝtonojn. Oni povas trovi en ĝi preskaŭ ĉiujn rakontojn cirkulantajn dum miloj da jaroj en nia lando. Tiu libro kun 300 000 ĉinaj ideografiaĵoj enhavas citaĵojn el 437 verkoj. Ĝia viveca priskribo faris ĝin klasika literatura verko. Eĉ hodiaŭ ĝi restas ankoraŭ grava referenca verko pri la ĉina geografio kaj la ĉina historio.

 

    "Qi Min Yao Shu"

 

    "Qi Min Yao Shu" (Gravaj Artoj por Feliĉigo de la Popolo), verkita de agronomo Jia Sixie de la Nordaj Dinastioj surbaze de lia sukcesa esplorado de la ĉina agronomio antaŭ la sesa jarcento, enhavas 92 artikolojn kun pli ol 110 000 ĉinaj ideografiaĵoj. Kiel la plej frua agronomia verko en Ĉinio, la libro kun riĉa enhavo estis verkita inter 533-544 p.K. Ĝi temas pri plugado, selektado, kulturado de grenaj plantoj, legomoj, bambuo, arboj, fruktarboj kaj melonoj, hortikulturo, bredado de brutoj, kortobirdoj kaj fiŝoj, preparado de vino, vinagro, manĝaĵoj kaj utiligo de sovaĝaj plantoj. El tio videbliĝas, ke la tiamaj kamparanoj jam posedis konsiderinde altnivelan agrikulturan teknikon.

 

    En la libro la verkinto alte taksis la aŭtunan plugadon kaj montris, ke en la plugado oni devas fari konvenan profundon laŭ la konkretaj kondiĉoj. Li resumis ankaŭ la sperton pri rastado, sarkado kaj racia plugado por konservi grundan humidecon kaj semado en humida grundo antaŭ ĝia sekiĝo. Antaŭ Jia Sixie, oni lasis la kampojn alterne ripozi, por ke ili reakiru fekundecon. Krome, Jia Sixie esploris pri la alterna kulturado de agrikulturaj plantoj. Laŭ la karakterizaĵoj de plantoj, li montris kiuj taŭgas por alterna kulturado kaj kiuj ne. Li resumis la sperton en tiu flanko kaj konkludis, ke la legumenacaj plantoj taŭgas por la unuavica kulturado, kaj aprobis la efikon de la verdaj sterkoj.

 

    En la fruktarba kaj forsta flegado li resumis la sperton en bedokulturado de arbidoj, greftado, kontraŭprujna fumizado kaj aliaj, kiu estas aplikata eĉ hodiaŭ.

 

    Poezio tiuperioda

 

    La poezio de tiu periodo okupas gravan lokon en la ĉina literatura historio. La pejzaĝaj poemoj de la Sudaj Dinastioj kaj la popdlaj kantoj de la Nordaj Dinastioj estas fame konataj.

 

    Xie Lingyun (385-433 p.K.), kaj Xie Tiao (464-499 p.K.) de la Sudaj Dinastioj estis plej famaj poetoj. Iliaj poemoj reliefe prezentis la naturan ĉarmon. Nun legu famajn versojn de Xie Lingyun:

 

    En vastejo puras sabla bordoAlte brilas la aŭtuna luno.Tardprintempe belas vasta verdoRokoj altaj baras blankajn nubojn.

 

    Jen kiel vivece la versoj prezentis belon de la naturo.

 

    La popolkantoj de la Nordaj Dinastioj spegulis la vastan socian vivon. "Cile-ebenaĵo" kaj "Mulan" ja estis majstroverkoj tiuflankaj.

 

    "Cile-ebenaĵoKuŝas ĉe Yin-monto.La ĉielo kiel tendoPendas ĝis la horizonto.Sub la ĉielblu' sen baroLa paŝtejo vastas kiel maro.Kiam vent' klinigas herbojn,Ekaperas bovoj kaj ŝafoj en aroj."

 

    Per la mallonga versaro la poemo kondukis la legantojn al la vasta stepo de la norda Ĉinio.

 


Mulan antaŭ militiro
 

 

    La poemo "Mulan" sukcese modlis figuron de heroino. Ŝi estis knabino el ordinara familio. En milito ŝi en viraj vestoj rekrutiĝis anstataŭ sia patro. Venkintino, ŝi rifuzis altrangan oficon kaj premion kaj revenis hejmen. Nur post kiam ŝi demetis siajn militistajn kostumojn en la gepatra domo, ŝiaj kunbatalantoj trovis ŝin knabino!

 

    La ŝtonkavernaroj de Yungang kaj Longmen

 

    La skulpturo de la Norda Wei-dinastio brilis kiel perlo en la trezorejo de la antikva arto de Ĉinio, la ŝtonaj statuoj de la ŝtonkavernaroj de Yungang kaj Longmen atingis la kulminon de ĝia arto. Dum tiu periodo budhismo multe prosperis. Pingcheng (la nuna urbo Datong de Shanxi-provinco) estis ĉefurbo de la Norda Wei-dinastio kaj ankaŭ tiama budhisma centro. La regantoj skulptigis sur rokoj budhajn statuojn kaj farigis gravuraĵojn pri budhismaj rakontoj. La ŝtonkavernaro de Yungang, longa je pli ol unu kilometro de okcidento al oriento, situas okcidente de la urbo Datong je 16 kilometroj. Tie troviĝas 53 ŝtonaj kavernoj kun pli ol 51 000 statuoj, inter kiuj la plej granda altas 17 metrojn, ĉiu ĝia piedo longas kvar metrojn. La konstruado de la kavernaro daŭris preskaŭ 40 jarojn.

 

    En 494 p.K., la imperiestro Xiaowen de la Norda Wei-dinastio prenis Luoyang kiel sian novan ĉefurbon, ankaŭ la ŝtonkaverna arto transiris de Pingcheng al Luoyang (en la nuna Henan-provinco). Oni do komencis konstrui kavernon en la monto Longmen sude de Luoyang. En la postaj pli ol mil jaroj la sekvaj dinastioj daŭrigis tian konstruadon. La ŝtonkavernaro de Longmen havas pli ol 2 100 kavernojn kaj niĉojn kun pli ol 100 000 statuoj. Iliaj formoj estis ankoraŭ pli diversaj ol tiuj de la ŝtonkavernaro Yungang.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng