Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Historiaj meritoj de la Tri Regnoj
2012-12-03

    Kvankam la unuaj imperiestroj de la tri regnoj Wei, Shu kaj Wu fondis sian regadon en parto de Ĉinio, ili tamen pene administris sian regnon por unuigi la tutan Ĉinion. Tio estis objektive favora al la ekonomia disvolviĝo kaj antaŭenpuŝis la ĉinan socion.

 

    Politiko fari kamparanojn por terkulturado

 

 

 

 La malordo kaŭzita de Dong Zhuo malhelpis la produktadon en la baseno de la Flava Rivero, pro kio la popolo suferis de malsatego. Kiam la imperiestro Xiandi de la Orienta Han-dinastio revenis al la ĉefurbo Luoyang, li povis loĝi nur en provizora budo. Pro manko de greno liaj sekvantaj korteganoj devis kolekti manĝeblajn herbojn en la antaŭurbo por mildigi la malsaton. La soldatoj, kiuj iris al Xuchang sub la komando de Cao Cao por venigi la imperiestron Xiandi, ankaŭ suferis de malsato survoje kaj estis devigataj sin nutri per morusberoj, anodontoj kaj limneoj.

 

 Tiam Zao Qi kaj aliaj subuloj de Cao Cao proponis al li, ke oni organizu kamparanojn en terkulturado por likvidi la malsategon, t. e. grupigi dekojn da kamparanoj en la armea formo kaj nomumi ŝtatan oficiston por administri la terkulturadon. Se kamparanoj uzis ŝtatajn bovojn en terkulturado, ili devis pagi al la ŝtato ses dekonojn de la rikoltita greno. Kiuj uzis sian privatan bovon en terkulturado, devis pagi al la ŝtato nur duonon de la rikoltita greno. La grupigitaj kamparanoj estis malpermesitaj forlasi laŭplaĉe la difinitan teron, kaj la registaro ne rekrutigis ilin. Sen militado ankaŭ la soldatoj partoprenis en terkulturado. Post kiam la politiko estis praktikata, la dezertaj kampoj estis ekspluatitaj, la armea provianto pliiĝis kaj eĉ en iuj regionoj la grenejoj estis plenplenaj. Iom post iom vigliĝis la subfosita ekonomio en la baseno de la Flava Rivero.

 

 Cao Cao tre zorgis pri la agrikultura produktado, li kategorie malpermesis al la armeanoj treti plantidojn. Kiu malobservis tion, devis esti senkapigita. Iufoje, en militiro la ĉevalo de Cao Cao estis surprizita de subite elfluganta turto kaj tretis kurante tritikan kampon. Cao Cao tuj deĉevaliĝis kaj petis la koncernan oficiron laŭleĝe lin puni. La oficiro diris: "Surprizite, via ĉevalo entrudiĝis en la tritikan kampon, kio estis tute neatendita kaj kontraŭ via volo. Krome, vi estas ĉefkomandanto, tial vin ne koncernas la kriminala kodo." Cao Cao diris: "Ĉu mi rajtas malobservi la leĝon, kiun mi mem ellaboris?" Tion dirinte, li demetis sian ĉapon, fortranĉis de sia kapo faskon da haroj kaj diris: "Mi min punu per hartranĉo anstataŭ min senkapigi!" Tio rapide disaŭdiĝis en la tuta armeo kaj ĉiuj soldatoj kaj oficiroj estis mirigitaj senescepte.

 

 La ekonomia revigliĝo de Wei-regno metis bazon por unuigi la tutan Ĉinion.

 

    Militiro al la sudo kaj nordo

 

    Liu Bei mortis tri jarojn post sia surtroniĝo kaj lia filo Liu Chan heredis la tronon. Liu Chan estis sentaŭgulo, sed lin helpis eminenta politikisto Zhuge Liang. En la jaro 223 p. K. okazis armita ribelo de nacimalplimulto en Nanzhong-regiono de Shu-regno. Zhuge Liang decidis unue kvietigi la ribelon kaj poste militi kontraŭ Wei-regno. Al Wu-regno Zhuge praktikis daŭre pacan politikon.

 

    Nanzhong estas la nunaj Yunnan- kaj Guizhou-provincoj, en sudokcidenta Ĉinio, kie loĝis pluraj nacimalplimultoj.

 

    La ĉefo de la ribeluloj Meng Huo faris reziston profitante la favoran terenon. Spite al danĝeraj vojoj, la trupoj de Shu enpenetriĝis en la montaron. Meng Huo komandis siajn trupojn por rezisti. En batalo la Shu-trupoj ŝajnigis sin venkitaj kaj retiriĝis. Meng Huo kun siaj trupoj postkuris ilin kaj falis en la embuskon de la lasta. Li estis kaptita.

 

    Zhuge Liang regalis la kaptitan Meng Huo per bankedo kaj invitis lin rigardi la formacion de Shu-trupoj. Meng Huo admiris en la koro, ke la armeo de Shu havas bonordan formacion kaj severan disciplinon. Tamen efektive li ne konfesis sian malvenkon. Li diris: "Mi ne estas venkita en la batalo. Vi kaptis min nur per via ruza embusko. Viaj trupoj estas nur ordinaraj, se ni refoje faros batalon, ni gajnos la venkon." Zhuge Liang kun rideto diris: "Se tiel, mi do liberigos vin. Reordigu viajn trupojn kaj denove faru batalon kontraŭ ni."

 

 

 

    Reveninte, Meng Huo manovris siajn trupojn kaj faris sinsekvajn batalojn kontraŭ la trupoj de Zhuge Liang. Li estis kaptita sepfoje. Kiam Meng estis kaptita sepafoje, Zhuge Liang ankoraŭ intencis liberigi lin, sed Meng Huo ne volis foriri. Nudigante sian brakon kaj genuante surtere laŭ sia nacia moro, li diris kun larmoj: "Via ĉefministra moŝto havas mirinde grandajn fortojn, ni ne plu ribelos!" Zhuge Liang kvietigis la regionon Nanzhong kaj nomumis lin regiona reganto.

 

    Venke reveninte, Zhuge Liang komencis prepari norden-militiron. De 228 ĝis 234 p. K, li sesfoje atakis Wei-regnon, sed malsukcesis. En la lasta militiro Zhuge Liang malsaniĝis de troa laciĝo kaj mortis en Wuzhangyuan (sudokcidente de la nuna Meixian-gubernio, Shaanxi-provinco).

 

    En 263 p. K. kiam la armeo de Wei-regno atakis Shu-regnon, la senkapabla regnestro Liu Chan kapitulacis.

 

    Ekspluatado de Yizhou

 

    Kiam la regnoj Shu kaj Wei estis en batalado, la regnestro Sun Quan de Wu ekspluatis la sudorientan parton da sia lando (la nunaj provincoj Jiangsu kaj Zhejiang). Tie Sun Quan disvastigis avangardajn agrikulturan teknikon kaj kulturon kaj per tio ŝanĝis la tiean postiĝintan fizionomion.

 

    Estis tre avangarda la ŝipfarado de Wu-regno. Tiam ĝi povis farr 500-tonelan ŝipon kvinetaĝan kaj longan 50 metrojn, kiu povis enteni ĉ. 600 homojn. La plej granda ŝipo povis enteni pli ol 3 000 homojn.

 

    Kun progreso de la ŝipfara tekniko, vigliĝis ankaŭ la surmara trafiko. La oceana ŝiparo de Wu-regno iam atingis Funan (Kamboĝo), Linyi (suda Vjetnamio) kaj nordorientan Ĉinion. En la havenoj de Wu-regno ankris ŝipoj venintaj el Persio (Irano), Tianzhu (Hindio) kaj sudorienta Azio. Ankaŭ komercistoj de Daqin (Romanio) venis post multaj klopodoj al Jianye (la nuna Nankino), la ĉefurbo de Wu-regno.

 

    Trafite de uragano ĉe surmara navigacio Wu-regnanoj iam flosis al Yizhou (la nuna Taiwan-provinco) kaj Danzhou (Japanio). Ankaŭ popolanoj de Yizhou venis al Guiji de Zhejiang pro negoco. En 230 p. K. Sun Quan sendis ŝiparon kun pli ol 10 000 homoj komandataj de generaloj Wei Wen kaj Zhuge Zhi por serĉi Yizhou kaj Danzhou. Naviginte plurajn tagojn la ŝiparo ne trovis Danzhou, sed atingis Yizhou. Kaj tiel miloj da tieaj loĝantoj sekvis la ŝiparon kaj venis al la kontinento.

 

    La popolanoj de Yizhou estis prapatroj de la nuna Gaŭŝan-nacieco. De tiam plue disvolviĝis la ekonomia kaj kultura rilato inter Yizhou kaj la kontinento.

 

    Fakte, jam en ankoraŭ pli frua tempo popolanoj de la kontinento atingis la transmaran Yizhou. La neolitikaj objektoj elterigitaj en Taiwan tre similas al tiuj en la sudorienta marborda regiono de Ĉinio. Tio montras, ke la neolitika kulturo de Taiwan havis rektan rilaton kun tiu de sudorienta Ĉinio.

  

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng