Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sepa patrolo sur Mekongo
2012-12-04


Ekveturo ĉe la haveno Guanlei 

 

    La 2an de decembro komenciĝis la sepa komuna patrolo sur Mekongo, aranĝita de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando. Je la sepa horo tiutage post elsendo de tri verdaj singnalbomboj kvar patrolŝipoj ekveturis ĉe la haveno Guanlei de Xishuangbanna en sudokcidenta Ĉinio.

 

    La komandejo decidis ankaŭ okazigi 2-tagan kontroladon pri suspektindaj ŝipoj, pasaĝeroj, kargoj, kunportitaj objektoj en la Laoso-reganta sekcio de la rivero por batali kontraŭ narkotaĵa komerco, pafilo-komerco, kontraŭleĝa enmigrado kaj aliaj krimoj; koni la veturon de ŝipoj; dece trakti eventualaĵojn dum leĝobeiga agado.

 

    De post la unua patrolnavigo en la 10a de decembro la leĝobeigaj departementoj de la kvar landoj okazigis ses komunajn patrolojn sur Mekongo. En la sesa patrolo oni unuafoje faris kontroladon kaj arestadon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng