Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojaĝo en Shangrila
2012-12-04

de BIAN ZONGHE

 


La neĝkovrita monto Meili 

 

    Zhongdian, ĉefurbo de la Diqing-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, situas ĉe la suda ekstremo de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, en la sino de la montaro Hangduan kaj en limkruciĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la provincoj Yunnan kaj Sichuan. Tie etendiĝas montvaloj, imponas neĝkovritaj montoj, belas lagoj, fekundas herbejoj kaj ĉarmas kulturaj pejzaĝoj kuniĝantaj el la kulturoj orienta kaj okcidenta. Tio estas Shangrila en legendo.

 

    Sur la altebenaĵo

 

    Vojaĝo al Shangrila tiklis min de longa tempo. Nia ĉiĉerono Li Zhuoma estis bela tibeta knabino. Ŝi portis robon en la tibeta stilo kaj havis sur la vizaĝo ruĝajn vangojn. Sub ŝia gvido, mi kaj du aliaj komencis nian vojaĝon al Shangrila. Post nelonge kiam nia aŭto forlasis la flughavenon, Li Zhuoma demandis: "Ĉu vi sentas vin ankoraŭ bone?" "Jes, ankoraŭ bone. Kio okazis?" Ni tri estis en nekompreno. Efektive, la Diqing-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan najbaras al Tibeto, kaj Zhongdian estas grava urbeto ĉe la ŝoseo inter la provinco Yunnan kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Kaj la altitudo de la urbeto Zhongdian superis 3.4 mil metrojn. Pro tio Li Zhuoma timis, ke ni suferas de altituda reakcio.

 

 
Shangrila en printempo

 

    La hotelo havas tri etaĝojn kaj ni loĝis en la dua. Mi estas forta. Same kiel en la ordinaraj tagoj, mi rapide surgrimpis laŭ la ŝtuparo portante mian bagaĝon. Sed demetinte la bagaĝon en mia ĉambro, mi tuj sentis, ke mia koro forte batas, kvazaŭ malgranda tamburo senĉese ludita en mia korpo. Mi rapide enspiregis kelkfoje kaj sidiĝis por ripozi. Momenton poste, mi rehavis regulan korbadadon. Li Zhuoma konigis al ni, ke oni devas eviti fortan aktivecon sur altebenaĵo, alie, oni suferas de altituda reakcio. 

 

    Demetinte la bagaĝon, ni haste eldomiĝis. Nia aŭto veturis sur ne tiel malfacila vojo kaj la pejzaĝoj laŭ longo de la vojo estas pitoreskaj: lignaj tibetstilaj dometoj dislokiĝas sur montdelikvoj, sur herbejoj kaj inter riveretoj; fortikaj poefagoj kun longaj haroj ofte haltigis nian aŭton; sur altaj subportiloj estas sunumataj ĉingke-o (nuda aŭ alteja hordeo kreskanta en Tibeto kaj en la provinco Qinghai); maljunaj tibetaj virinoj kun bambua korbo sur la dorso haltiĝis ĉe la rando de la vojo kaj nin rigarda+s kun scivolemo. La pura aero freŝigas ĉion en la ĉirkaŭaĵo,kaj sentigis senkomparan feliĉon al ni, kiuj venis el urbo kun poluado serioziĝanta tagon post tago. La tieaj plantoj estas iom malaltaj kaj maldensaj. La dikaj alpaj ​​herbejoj plenaj de belaj ruĝaj floroj de fiŝerio(Euphorbia fisheriana), estas kvazaŭ pecoj da delikataj tapiŝoj. La suno frapis sur nian korpon. En la komenco ni ĝuis la varmecon, sed kun la tempopaso ni sentis nin brulantaj.

 

    Vizito al la lago Bita en pluvo

 

    La naturrezervejo Lago Bita situas en la orienta parto de la gubernio Zhongdian je 25 kilometroj for de la guberni-urbo. La naturrezervejo fakte estas lago sur altebenaĵo. La lago kun la longeco je tri kilometroj, larĝeco je unu kilometro kaj altitudo de 3538 metroj estas la plej alta lago de la provinco Yunnan kaj estas nomata per "Perlo sur Altebenaĵo ".

 

    En la tibeta lingvo la vorto Bita signifas la lokon, kie arbaras kverkoj, kaj pacan maron. Laŭdire, kiam oni spektas la printempan lagon en la serena tago, la pejzaĝo estas pli fantazia. La lago, brakumita de bluverdaj montaroj kovritaj de prosperaj antikvaj pinoj kaj kverkoj, trembrilas kiel smeralda gemo inkrustita en la montaro.

 

 
La lago Bita

 

    Antaŭ ol ni atingis la lagon, ekpluvetis. Tiam aŭdiĝis de malproksimo laŭta kanto kun melodio longe trenata. Rigardante en la direkto al la kanto, ni vidis, ke tibeta karavano kun siaj ĉevaloj aperis sur la vojo kaj malrapide iradas antaŭ ni. Kiam ni venis al la bordo de la lago, ektondris en la ĉielo super nia kapo. En palpebrumo ekpluvegis. Tiam sur la surfaco de la lago Bita kvazaŭ ekŝvebis tavolo de nebulo kaj sur la herbejo borde de la lago tibeta knabo pelas aron da ŝafoj kuregi en la pluvo. Ŝafaro kiel blankaj nuboj pasas tra la verda herbejo. Kiel bele! La pluvo malŝatas halti, ni luis de tibetano pluvmantelojn kaj ĉevalojn por reveni al la hotelo. 

 

    Pro la vetero kaj manko de tempo, ni forlasis kun bedaŭro la "Perlon sur Altebenaĵo " post rigardo al kelkaj lokoj. Laŭ la ŝoseo inter Tibeto kaj la provinco Yunnan ni veturis de Zhongdian al la urbo Lijiang. La aŭto veturis sur ebenaĵo. La larĝa ŝoseo borderita de verdaj alpaj herbejoj etendiĝas al senlima ekstremo de la tero. Dum la 5-hora veturado en montaroj, la aŭto ŝajnas al ni esti ŝipo, kiu portas nin sur nuba rivero, kaj vidigis al ni en unu montaro malsamajn pejzaĝojn de kvar sezonoj.

 

    Antikva urbeto Shuhe de naŝi-oj

 

    Sur la antikva karavana vojo por komerco de teo kaj ĉevaloj estas antikva urbeto kun simplaj kaj puraj folkloraĵoj. Tio estas antikva urbeto Shuhe de naŝi-oj.

 


En la antikva urbeto Shuhe
 

 

    La urbeto sidas dorse de monto el la ĉeno de la montaro Hengduan kaj la rivero Blua Drako zigzage fluas laŭ la montkresto de la nordo al la sudo tra la antikva urbeto. La loĝdomoj de naŝi-oj kunligiĝas unuj kun aliaj kaj distancas inter si nur je 4-5 ŝtonaj ŝtupoj. 

 

    Denove pluvetis, kaj la vojo el bluaj ŝtonplatoj iĝis iom kota. La antikva urbeto estis vualita de maldensa nebulo. En la antikva urbeto ĉarmas pejzaĝoj sude de Jangzio kun delikataj pontetoj super malgranda rivero borderita de loĝdomoj kun apartaj trajtoj. Tio donis al mi la senton reveni hejmlandon. Vidinte ordinaran loĝdomon ĉe la mallarĝa vojo, mi leĝere malfermis la pordon duonfermitan. En la korto pompas diversaj floroj kaj miniaturaj envazaj pejzaĝoj. Ĝia mastro, maljuna naŝi-a viro, estis trinkanta teon en la korto. Laŭdire naŝi-oj havas la kutimon, ke virinoj laboras ektere por vivteni la familion kaj viroj hejme restas, ludante muzikilojn, ŝakon, verkante poeziojn kaj pentras pentraĵojn. La mondfama antikva naŝi-a muziko estas ludita nur de viroj.

 


Naŝi-aj virinoj sur strato
 

 

    La antikva urbeto sin apogas sur la monton Yulong. Akvo el la degelinta neĝo fluas de sur la monto laŭlonge de la bluŝtona vojo de la antikva urbeto kaj laŭ la malgrandaj tranĉeoj kovritaj de verdaj herboj antaŭ la pordo de ĉiu naŝi-a loĝdomo. Hazarde, alvenis de profunda strateto naŝi-a maljuna virino kun granda fasko da hejtaĵoj sur la dorso. Ni sentis nin ĉi tie kvazaŭ en ĉina tuĉpentraĵo. 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng