Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis ekspozicio de ilustraĵoj el diversaj versioj de la romano Ĉe Akvorando en Ĉinio
2012-12-04

 
Laboranto de la biblioteko aranĝas la eksponatajn kajerojn de diversaj versioj de la romano Ĉe Akvorando.
 

Malgranda vizitanto spektas la eksponaĵojn. 

 

    La 1-an de decembro inaŭguriĝis la 3-a Lega Festivalo en la biblioteko de la urbo Nankino, Jiangsu-provinco. En la 15-taga festivalo, oni okazigis multajn programojn rilatajn al la fama ĉina romano Ĉe Akvorando, tio inkludas la eksponadon de la antikvaj ilustraĵoj el diversaj versioj de la romano.

 

    La romano Ĉe Akvorando, unu el la kvar klasikaj romanoj de Ĉinio kaj la unua ĉina romano en vulgara lingvo, estis verkita kun plena epopea karaktero en la komenca periodo de Ming-dinastio (ĉe la fino de la 14-a jarcento). La romano rakontas pri 108 herooj estrataj de Song Jiang kaj kiel ili organizis kamparanan ribelon, fine akceptis amnestion kaj servis por la regantoj en la dinastio Song (ĉe la fino de la 12-a jarcento). Ek de la dinastio Ming, la romano havis multajn versiojn kun diversaj ilustraĵoj. La ilustraĵoj kun diversaj stiloj sukcese desegnis la figurojn kaj montris la karakterojn de la 108 herooj de la romano.

 

    La ekspozicio elektis 800 ilustraĵojn el ĉirkaŭ 10 mil bildoj de la romano kaj eksponis ilin en unu ekspono-ŝrankon kiel la koncentra montro de la mirinda romano. Samtempe, oni atente elektis 32 ilustritajn versiojn kun 88 kajeroj el la kolektaĵoj de la biblioteko kaj faris eksponadon. En la eksponaĵoj, troviĝas raraj antikvaj libroj eldonitaj ne nur en la feŭdaj dinastioj sed ankaŭ en la Ĉina Respubliko (1912-1949). La plej malnova eksponaĵo estas la ksilografia versio de la romano presita en la fino de Ming-dinastio ĝis la komenco de Qing-dinastio (ĉe la komenco de la 17-a jarcento).

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng